Ágost Schöpf-Merei
Ágost Schöpf-Merei [Agoŝt ŝopf-merei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schöpf-Merei Ágost estis hungara kuracisto pri infanoj (pediatro), profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1835). Lia origina nomo estis Schoepf-Merei, krome menciindas, ke nomformo Schöpf-Mérei estas malĝusta.
Ágost Schöpf-Merei | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de septembro 1804 en Győr |
Morto | 12-an de marto 1858 (53-jaraĝa) en Manĉestro |
Lingvoj | hungara • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
Ágost Schöpf-Merei [1] naskiĝis la 24-an de septembro 1804 en Győr. Li mortis la 12-an de marto 1858 en Manĉestro (Manchester).
Biografio
redaktiÁgost Schöpf-Merei frekventis universitatojn laŭvice en Vieno, Prago, Padovo, Pavio. Li komencis kuracadi en Vieno en 1832. En 1836 li fondis instituton en Pest (urbo), kiun la granda inundo forviŝis post 2 jaroj. Same tiam en 1836 li ekinstruis en la universitato kiel titulara eksterordinara profesoro. En 1839 li fondis malsanulejon por infanoj. Li frue profitis la metodon: frapeti la korpon dume aŭdadi por konstati eblajn malsanojn. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis armea kuracisto de la itala legio. Post falo de la liberecbatalo li fuĝis al Manchester, kie li fondis porinfanan malsanulejon.
Verkaro (elekto)
redakti- A mellbetegségek biztosabb megismerése (1842)
- A gyermekgyógyászat tankönyve (Lernolibro de la infankuracado), (1847) - la unua hungarlingva infankuraca libro
- On spasm and convulsions of children (1850)
- Disorders of infantile development and rickets (1855)
Memorigiloj
redakti- hospitalo en Budapeŝto (en Ferencváros)
- memormedalo de 1945
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero S kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero S kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla pli malsupre