Ákos Rédey

hungara kemiisto

Ákos Rédey [Akoŝ rEdei], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Rédey Ákos estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto.

Ákos Rédey
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1950 (1950-02-25)
en Budapeŝto
Morto 9-an de marto 2021 (2021-03-09) (71-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Panonio
Okupo
Okupo kemiisto • universitata instruisto
vdr

Ákos Rédey[1] naskiĝis la 25-an de februaro 1950 en Budapeŝto, li mortis la 9-an de marto 2021.

Biografio redakti

Ákos Rédey akiris kemian diplomon en Pezindustria Universitato de Veszprém en 1974. Post la diplomo li samloke ekinstruis. Li esploris en temo en:Heterogeneous catalysis ankaŭ en Milvokio kaj Pittsburgh. Post jaroj li okupiĝis pri la mediprotekto, eĉ en 1992 li fondis katedron kaj li estis ties katedrestro ĝis 2013. Li estis vicrektoro inter 1998–2007, rektoro inter 2007-2011. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1983, li doktoriĝis (DSc) en 1995 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li akiris plian diplomon en Universitato de Bolonjo en 1996. Li ricevis premiojn inter 1992-2020.

El liaj ektitaj libroj redakti

  • Környezetállapot-értékelés (kunaŭtoro)
  • Angol szavak és kifejezések a vegyész és környezetmérnöki gyakorlatból (kunaŭtoro)
  • Vázlatok a "Környezetállapot-értékelés" jegyzethez (kunaŭtoro)
  • Esettanulmány - Forgalomgyűjtő és települést elkerülő autóút szakasz előzetes- és részletes környezeti hatástanulmánya (kunaŭtoro)

Fontoj redakti

Referencoj redakti