Ángel ANDRADE Blázquez (Ciudad Real, 1866-Ciudad Real, 1932) estis hispana pentristo kiu faris plej parton de sia verkaro en Madrido kaj Ciudad Real. Li estas konsiderata la malkovrinto de Antonio López Torres.[1]

Ángel Andrade
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1866 (1866-03-15)
en Ciudad Real
Morto 18-an de novembro 1932 (1932-11-18) (66-jaraĝa)
en Ciudad Real
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando • Real Academia de España en Roma
Subskribo Ángel Andrade
Okupo
Okupo pentristo • ilustristo
vdr
Pejzaĝo de San Vicente de la Barquera (ĉirkaŭ 1904).
El Tajo en Toledo (Muzeo Prado, 1908)

Li studis en la Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando, kie li estis stipendiita de la "Diputación Provincial" de Ciudad Real. En siaj lastaj jaroj li pentris verkojn pli malgrandajn. Lia verkaro estas privataj kolektoj, en la Muzeo de Ciudad Real, kaj en la Palaco de la Provinca Deputitaro, kie estas krome murpentraĵoj. Grava parto de lia verkaro estas pejzaĝoj laŭ inspiro de la stilo impresionismo.

Referencoj redakti

  1. Ŝlipo en la Muzeo Prado. [1] Konsultita la 12an de novembro 2017.