Ángel Vázquez

hispana verkisto

Antonio Vázquez Molina (Tanĝero, 3a de junio 1929 - Madrido, 26a de februaro 1980), kiu publikigis uzante ankaŭ la nomon Ángel Vázquez, estis hispana verkisto. Spite la fakton ke li ricevis la Premion Planeta de 1962 pro sia romano Se enciende y se apaga una luz, li estis konsiderita de parto de kritikistoj kiel "malbenita verkisto".[1][2]​ Lia plej fama verko estas La vida perra de Juanita Narboni (1976), de kiu ekzistas du kinadaptaĵoj.[3]

Ángel Vázquez
Persona informo
Naskiĝo 3-an de junio 1929 (1929-06-03)
en Tanĝero
Morto 26-an de februaro 1980 (1980-02-26) (50-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Maroko
Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero

redakti

Liaj tri unuaj jardekoj rilatis al la vivo en la internacia urbo Tanĝero, kiel li ekkonis la ĥaketian dilaketon de la lokaj judoj, kio aperas ekzemple en La vida perra de Juanita Narboni (1976). Lia etoso estis unue la ĉapelvendejo de lia patrino kaj poste de librovendejo. Li kunlaboris en la ĵurnalo España, kiun poste estris Eduardo Haro Tecglen. Li amikiĝis kun intelektuloj de la tanĝera etoso, kiel ekzemple kun Emilio Sanz de Soto, Paul Bowles kaj aparte kun lia edzino, Jane Bowles, ktp. Lia situacio kompikiĝis kun la alproksimiĝo de la sendependigo de Maroko, kiu finigis la internaciecon de Tanĝero en 1959. Ekonomiaj problemoj kaj alkoholismo kondukis lin al abandono de sia hejmo.

En 1962 li ricevis la Premion Planeta (post ŝanĝo de la unua decido de la ĵurio favora al Concha Alós) pro Se enciende y se apaga una luz, lia unua publikigita veko, en kiu videblas influo de Nada, de Carmen Laforet, kiun li konis en Tanĝero kiam ŝia edzo, Manuel Cerezales, estis nomumita direktoro de la ĵurnalo España en 1957.[4]​ Poste li publikigos nur du piajn romanojn kaj naŭ rakontojn.

Iom poste mortis liaj avino kaj patrino, ambaŭ dependintaj de li, malsanaj kaj kun mensaj problemoj. Li revenis al Hispanio en 1965 kaj, antaŭ establiĝi en Madrido, li laboris en la urbodomo de Jubrique (provinco Malago).

La tagon antaŭ sia morto li bruligis du romanojn kiujn li nekapablis finigi. Tiun nokton li mortis pro koratako, sola kaj alkoholigita en pensiono de Madrido, en Atocha 98, kiun Vázquez nomis "la domego de Drácula". Lia verkaro estis laŭdita de Juan Goytisolo kaj de Alejo Carpentier, inter aliaj.

Verkoj

redakti

Romanoj

redakti
  • Se enciende y se apaga una luz (Planeta, 1962), Premio Planeta
  • Fiesta para una mujer sola (Planeta, 1964)
  • La vida perra de Juanita Narboni (Planeta, 1976),[5] reeldonita de Seix Barral en 1982; kaj de Cátedra en 2000, zorge de Virginia Trueba. Adaptita al kino en 2005 laŭ samnoma titolo.[6]

Rakontoj

redakti
  • El pájaro multicolor
  • La hora del té
  • El cuarto de los niños
  • Oliva
  • Reuma
  • El hombre que se enamoró de Bette Davis
  • Un pequeño esfuerzo
  • Julio Ramis, el pintor escondido
  • Los inocentes del invernadero
  • Las viejas películas traen mala pata

Bibliografio

redakti
  • Ceballos López, Leopoldo (2009). Historia de Tánger: memoria de la ciudad internacional. Almuzara Editorial. ISBN 8492573929.
  • Labrador Méndez, Germán (2017). Culpables por la literatura: Imaginación política y contracultura en la transición española (1968-1986). Ediciones AKAL. p. 126, 666. ISBN 8446044315.
  • Rojas-Marcos, Rocío (2018). Tánger, segunda patria. Almuzara Editorial. p. 162-212. ISBN 978-84-17229-66-5.
  • Trueba, Virginia (2000), eldono de Ángel Vázquez, La vida perra de Juanita Narboni, Madrid. Cátedra. ISBN 84-376-1879-7

Referencoj

redakti
  1. Najmi, Abdelkhalak (6a de marto 2018). «Ángel Vázquez, escritor maldito». Zenda. Konsultita la 25an de septembro 2018.
  2. Gomez, Víctor A. (16a de novembro 2015). «Ángel Vázquez Molina: cómodo en nuestro olvido». Konsultita la 25an de septembro 2018.
  3. La vida perra de Juanita Narboni (2005), Konsultita la 25an de septembro 2018.
  4. Rocío Rojas-Marcos (2018): 176.
  5. Vázquez, Ángel (5s de oktobro 2017). La vida perra de Juanita Narboni. Grupo Planeta. ISBN 9788432233128. Konsultita la 25an de septembro 2018.
  6. «La vida perra de Juanita Narboni». Fotogramas. 29a de majo 2008. Konsultita la 25an de septembro 2018.

Eksteraj ligiloj

redakti