Concha Alós

hispana verkistino

María Concepción «Concha» ALÓS Domingo [KONĉa aLOS] (Valencio, 22a de majo 1926 - Barcelono, 1a de aŭgusto 2011) estis hispana verkistino. Ŝi atingis dufoje la premion Planeta, en 1962 pro Los enanos (sed ŝi ne povis ricevi ĝin ĉar ŝi jam estis kontraktinta ties publikigon kun rivala eldonejo Plaza y Janés) kaj en 1964 pro Las hogueras.[1]

Concha Alós
Persona informo
Concepción Alós Domingo
Naskiĝo 22-an de majo 1926 (1926-05-22)
en Valencio
Morto 31-an de julio 2011 (2011-07-31) (85-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj hispanakataluna vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Baltasar Porcel Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Concha Alós vd
Okupo verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero

redakti

Loĝante en Castelló, ŝi devis translokiĝis dum la Hispana Enlanda Milito al Lorko fuĝinte el bombardado fare de la frankisma armeo. Tiu fuĝo kaj la reveno je la militfino estos la centra temo de El caballo rojo, publikigita en 1966.

En 1943 ŝi edziniĝis al ĵurnalisto Eliseo Feijóo kaj ili translokiĝis al Palma de Mallorca kie li direktoris la ĵurnalon Baleares. Tie Alós studis por iĝi instruisto, gradiĝis en 1953 kaj instruistiĝis en du vilaĝoj de Majorko.​

Ŝi estis poste edzino ankaŭ de la verkisto Baltasar Porcel, de kiu ŝi tradukis verkojn de la kataluna al la hispana. Ili translokiĝis al Barcelono, kie ŝi vivis multajn jarojn. Kelkajn jarojn poste ankaŭ tiuj geedzoj divorcis.[2]

En 1962 ŝi famiĝis per la romano Los enanos, forigita de la premio Planeta.​ En 1963 ŝi publikigis Los cien pájaros kaj en 1964 ŝi ricevis la premion Planeta pro la romano Las hogueras.[3]​ ŝia lasta romano publikigita, nome El asesino de los sueños, estas de 1986.

Ŝi estis for de la literaturaj etosoj meze de la 1980-aj jaroj. Fine de la 1990-aj jaroj ŝi malsaniĝis je Alzheimer. Nehavanta rektajn familianojn, ŝi eniris en maljunulejo. Ŝi mortis en 2011, preslaŭ dola kaj forgesita.

Referencoj

redakti
  1. «Concha Alós, la autora que ganó dos veces el Premio Planeta». Valencia Plaza. 31< de oktobro 2018. Konsultita la 28an de majo 2021.
  2. El País (3a de aŭgusto 2011). «Concha Alós, escritora del lado oscuro de la sociedad». Konsultita la 14an de aŭgusto 2011.
  3. «Concha Alós, Premio Planeta». Heraldo de Aragón Editora Digital, S.L.U. Heraldo de Aragón. 17a de oktobro 1964. Arkivita el la originalo la 25an de novembro 2015. Konsultita la 25an de novembro 2015.

Eksteraj ligiloj

redakti