Ármin Fodor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fodor Ármin estis hungara juristo, juĝisto.

Ármin Fodor [1] naskiĝis la 27-an de januaro 1862 en Hungara reĝlando en Nagymihály (nuntempa Michalovce en Slovakio). Li mortis la 23-an de februaro 1944 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ármin Fodor devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en Ungvár (nuntempa Uĵhorodo en Ukrainio, poste li akiris diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1885. En la sekva jaro li advokatiĝis. Inter 1890 kaj 1895 li laboris en juĝejo en Budapeŝto, poste li havis postenon en la ministerio. Li okupiĝis pri leĝoj. Inter 1929 kaj 1932 li estis ĉefjuĝisto. Li ofte kontribuis en juraj periodaĵoj.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A fizetésképtelen adós jogcselekvényeinek megtámadása a csődben (1887)
  • A polgári törvénykezési rendtartás kézikönyve. I.-II. (1894 - 1897)
  • A polgári perrendtartás (1912)

Fontoj redakti