Árpád Bogsch [bogŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bogsch Árpád estis hungardevena usona juristo, patro de moderna protektado de la intelekta proprieto.

Árpád Bogsch
Árpád Bogsch (maldekstre)
Árpád Bogsch (maldekstre)
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1919 (1919-02-24)
en Budapeŝto
Morto 19-an de septembro 2004 (2004-09-19) (85-jaraĝa)
en Ĝenevo
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo advokato
vdr
Sidejo de en:World Intellectual Property Organization aŭ "la konstruaĵo Árpád Bogsch"

Árpád Bogsch[1] naskiĝis la 24-an de februaro 1919 en Budapeŝto, li mortis la 19-an de septembro 2004 en Ĝenevo.

Biografio redakti

Árpád Bogsch apartenis al la germana minoritato de la lando. Li maturiĝis en luterana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1937, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány. Inter 1941 kaj 1948 li estis advokato-kandidato aŭ li havis posteneton en Hungara Radio. En 1948 li translokiĝis (komprenu: rifuĝis) al Parizo, kie li ricevis postenon en filio de UNESKO. En 1954 li havis gravan postenon en simila organizaĵo en Vaŝingtono inter 1954-1963. Intertempe li fariĝis usona civitano en 1959. Inter 1973 kaj 1997 li estis gvidanto de tiu organizaĵo en Ĝenevo. Li ricevis hungaran premion en 1996.

Memorigiloj redakti

  • ĉefsidejo en Ĝenevo estas nomita en lia honoro (vidu la foton!)
  • busto (2012)
  • memormedalo fondita en 2010 honore al Bogsch

Fontoj redakti

Referencoj redakti