Árpád Kerekes [kerekeŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kerekes Árpád estis hungara ekonomikisto, instruisto. Lia familia nomvarianto estis Kohn-Kerekes.

Árpád Kerekes
Árpád Kerekes
Árpád Kerekes
Persona informo
Naskiĝo la  20-an de novembro 1896(nun 1896-11-20)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Losonc
Morto la 29-an de decembro 1919
en  Hungara reĝlando Budapeŝto
Mortokialo ekzekuto
Ŝtataneco Hungario
vdr

Árpád Kerekes[1] naskiĝis la  20-an de novembro 1896(nun 1896-11-20) en Losonc (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Lučenec en Slovakio), li mortis la 29-an de decembro 1919 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Árpád Kerekes devenis el juda familio. Dum la 1-a mondmilito li estis matroso, supozeble en 1918 li partoprenis en ribelo, fakte li estis en prizono, sed dum la kalistefa revolucio li liberiĝis. En fino de 1918 li aliĝis al la komunistoj. Dum la hungara sovetrespubliko li rekte apartenis al gardistoj de Tibor Szamuely, kiu estis gvidanto de la ruĝa teroro. Post fino de la sovetrespubliko li tuj estis arestita kaj kondamnita je morto pro 18-foja murdo kaj 3-foja rabo. Dum la socialismo li estis levita martiro kaj lian nomon portis lernejo inter 1970 kaj 1989.

Fontoj redakti

Referencoj redakti