Éva Kutrucz
hungara muzikinstruisto
Éva Kutrucz [kutruc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kutrucz Éva estis hungara kantisto, muziklerneja kaj altlerneja instruisto.
Éva Kutrucz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de februaro 1926 en Budapeŝto |
Morto | 1-an de aŭgusto 1997 (71-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt ![]() |
Okupo | |
Okupo | instruisto ![]() |
Éva Kutrucz[1] naskiĝis la 3-an de februaro 1926 en Budapeŝto, ŝi mortis la 1-an de aŭgusto 1997 (laŭ alia fonto la mortotago estis la 3-a).
Biografio
redaktiÉva Kutrucz akiris pianistan kaj kantistan diplomojn en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1942 kaj 1948. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis hu:Szegedi Ernő (zongoraművész), Ilona Durigó, Ferenc Székelyhidy, Imre Molnár kaj Pálné Molnár C.. Inter 1949-1962 ŝi instruis en muziklernejo en Szeged, ekde 196l en la menciita altlernejo. Inter 1946 kaj 1962 ŝi ofte kantis en koncertoj.