Óbánya [ObAnja], germane Altglashütten estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Pécsvárad. La loknomo signifas hungare: malnova minejo.

Blazono de Óbánya
Ĉefstrato de Óbánya
Katolika preĝejo de Óbánya

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Óbánya situas en montaro Mecsek en valo, laŭ rojo, fine de 3 km-ojn longa sakovojo el ĉefvojo Pécs-Budapeŝto. Pécsvárad troviĝas 14, Pécs 32, Villány 59, Budapeŝto 172  km-ojn.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam en la mezepoko, tamen kiel memstara vilaĝo menciiĝis unuafoje nur en 1773 en germana formo "Alte Glashütte". En 2001 la germanoj estis 30 %. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de germanoj, vendejo, drinkejo, glaciaĵejo, migra poŝto.

Vidindaĵoj redakti