Ödön Uher (pli juna)

Ödön Uher [odon] pli juna, laŭ hungarlingve kutima nomordo Uher Ödön, ekster Hungario konata kiel Edmund Uher estis hungara reĝisoro, kameraisto, inventisto, negocisto. Lia patro estis Ödön Uher (pli aĝa).

Ödön Uher
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1892 (1892-06-30)
en Hungario
Morto 17-an de marto 1989 (1989-03-17) (96-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Ödön Uher (pli aĝa)
Parencoj Béla Mátray Betegh
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr

Ödön Uher[1] naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1892 en Nagykanizsa (laŭ alia informo[2] la 15-an de marto 1892 en Budapeŝto), li mortis la 17-an de marto 1989 en Cap d'Antibes (Francio).

Biografio redakti

Ödön Uher maturiĝis en gimnazio, dum lia patro instruis lin pri la fotarto kaj filmado.Baldaŭ apud la patro li estis reĝisoro, arta gvidanto kaj kameraisto. Dum la 1-a mondmilito li estis armea raportisto. Li edziĝis en 1916, lia edzino naskis filon. Li fondis filmakademion, kie li instruis. En la 1920-aj jaroj li translokiĝis al Munkeno, kie li okupiĝis pri prestekniko. Li fondis firmaon, kiu produktis novajn presilojn. Dum la 2-a mondmilito li produktis flugmaŝinojn, post la paco magnetofonojn. En 1970 li pensiuliĝis kaj lia filo transprenis la taskojn.

Liaj filmoj (elekto) redakti

  • Nővérek (1912) - reĝisoro, kameraisto
  • A végzetes nyakék (1913) - reĝisoro, kameraisto
  • Rablélek (1914) - kameraisto
  • Az aranyhajú szfinksz (1915) - kameraisto
  • Mire megvénülünk (1916) - reĝisoro
  • A bánya titka (1918) - reĝisoro, kameraisto, scenaristo
  • Éj és virradat (1919) - reĝisoro
  • O'Hara (1920) - reĝisoro
  • Júdás fiai (1921) - reĝisoro, scenaristo

Fontoj redakti

Referencoj redakti