Provinco Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari
La provinco Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari - perse استان چهارمحال و بختياری - estas unu el tridek provincoj en la nuntempa ŝtato Irano. Ĝia administra centro estas la urbo Ŝahr-e Kord. La provinco kovras areon de 16 332 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2006 havis 857 910 loĝantojn.
Provinco Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari | ||||
---|---|---|---|---|
استان چهارمحال و بختياری | ||||
Provinco | ||||
provinco de Irano [+] | ||||
Lando | Irano | |||
Ĉefurbo | Ŝahr-e Kord | |||
- koordinatoj | 32° N, 51° O (mapo)32.327550.8546Koordinatoj: 32° N, 51° O (mapo) [+] | |||
Akvokolektejo | 16 332 km² (1 633 200 ha) [+] | |||
Areo | 16 332 km² (1 633 200 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 947 763 [+] (2016) | |||
ISO 3166-2 | IR-14 (IR-08 ĝis 2020) | |||
|
||||
Provinco Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari | ||||
Vikimedia Komunejo: Chaharmahal and Bakhtiari Province [+] | ||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||
Geografio
redaktiLa provinco Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari situas en la sudokcidenta centra parto de Irano kaj ĉirkaŭiĝas de la provincoj Ĥuzestano, Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad kaj Isfahano.
Gravaj urboj estas Ŝahr-e Kord, Ŝahrekian, Hafŝejan, Boruĝen, Lordegan, Farsan, Ardal, Farroĥŝahr, Naafĥ, Saman, Junegan, Ben, Gandoman, Boldaĝi kaj Faradonbeh.
En la provinco krom la persa lingvo paroliĝas la regionaj iranaj lingvoj Baĥtijārī kaj Lorī.
Administra divido
redaktiLa provinco konsistas el 5 distriktoj:
mapo | mallongigo | distrikto |
---|---|---|
A | Ardal | |
B | Boruĝen | |
F | Farsan | |
L | Lordegan | |
ShK | Ŝahr-e Kord |
Eksteraj ligiloj
redakti- oficiala retejo Arkivigite je 2008-09-16 per la retarkivo Wayback Machine
Alborzo | Ardabilo | Buŝehro | Farso | Gilano | Golestano | Hamadano | Hormozgano | Ĥomo | Ĥuzestano | Ilamo | Isfahano | Jazdo | Kazvino | Kermano | Kermanŝaho | Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad | Kurdistano | Lorestano | Markazi | Mazandarano | Norda Ĥorasano | Okcidenta Azerbajĝano | Orienta Azerbajĝano | Razavi-Ĥorasano | Semnano | Sistano kaj Baluĉistano | Suda Ĥorasano | Teherano | Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari | Zanĝano