Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ĉapelilo estis tekstoprilabora programo tute en Esperanto kaj ellaborita de germana familia firmeto Professional Consulting de la Esperantisto Pejno Simono kun sidejo proksime al Frankfurto ĉe Majno. Ĝia granda avantaĝo kompare al ekzemple Word estis ĝia literumilo, kaj ĝia eblo tranĉi vortojn je la fino de linio laŭ logikaj reguloj de Esperanto, ekzemple la-bor-isto, sam-ide-ano, ktp. La programo funkciis en ĉiuj variantoj de Vindozo, ĝis Vindozo 2000.

Ĉapelilo

Programisto Pejno Simono
Lasta stabila versio 2.1
Operaciumo Vindozo, ĝis versio 2000
Lingvo(j) angla, germana kaj Esperanto
Programtipo Tekstoprilabora programo
vdr

La uzanto-surfaco estis libere komutebla inter la angla, la germana kaj Esperanto. Specialan problemon rilate Esperanton estigis la tiama manko de jam disvastiĝintaj tekstprilaboradaj fakvortoj. Kelkaj novaj terminoj devis esti elpensitaj - al tiuj apartenis "uskleco" kaj eĉ "Vindozo" mem. (Vidu: Komputada Leksikono.) Por la sufiĉe ampleksa helpa sistemo, cetere nur en Esperanto, oni bezonis amase tiajn terminojn. Aliflanke ankaŭ komputilaj laikoj komprenu la lingvaĵon aplikitan.

Pro malapero de la firmao Professional Consulting versioj por Vindozo XP ne estis plu fabrikitaj.

Funkcioj redakti

Ĉapelilo provizis nur iomete pli da bazaj tekstprilaboraj funkcioj ol la senkosta Mikrosofta programo WordPad, kiu venis elskatole kun Vindozo. Aldoniĝis tamen ĉiuj specialaj funkcioj, kiuj estis necesaj por la skribkomforto de tipa Esperantisto. Do jen E-tiparoj, E-klavaro, tre ampleksa E-literumilo, E-dividilo, konsultebla E-proverbaro kaj, lastvice, multletera funkcio por alskribi ĉiujn membrojn de E-Klubo per adreslisto. Aldone la helpsistemo estis en Esperanto.

E-Klavaro redakti

En la lasta versio de la programo troviĝis novspeca klavararanĝo, la tiel nomata E-Klavaro. En ĝi la Latinidaj literoj ne uzataj en Esperanto, do Q, W, X kaj Y, uziĝis por la rekta unuklava entajpado de Ŝ, Ĵ, Ĉ kaj Ĝ. La literon Ŭ la programo generis aŭtomate post A kaj E. Nur por la malofta litero Ĥ ne estis rekta unuklava solvo. Jen oni uzis la stirklavon kombine kun H. La avantaĝo de tiu ĉi novspeca klavararanĝo, krom ĝia unuklaveco, estis tio, ke la uzanto povis plu uzi sian kutiman nacilingvan klavarfasonon jam bone konatan. Ankaŭ surbaze de Dvoraka klavaro tio bone funkciis. (Vidu ankaŭ EK! kaj UniRed.)

Versioj redakti

Ĉapelilo 2.0
 
Ĉapelilo 2.0
Aŭtoro Pejno Simono
Eldonjaro 1999
Urbo Antverpeno
Eldoninto Flandra Esperanto-Ligo
Paĝoj 60
 
vdr

Ĉapelilo 1.0 redakti

  • Ĉiuj bazaj tekstpritraktadaj funkcioj
  • Eblo per la stirklavo ĉapeli
  • Ĉirkaŭ 30 tiparoj
  • E-literumilo
  • Importo kaj eksporto laŭ ĉiuj interŝanĝaj askiaj E-formatoj
  • Ampleksa kuntekste reaganta helpejo
  • (Por ĉiuj Vindozoj (ankaŭ Japana) )[1]

Ĉapelilo 2.0 redakti

  • Aldona eblo per la cirkumfleksa klavo ĉapeli
  • Signe ŝargebla ciferklavareto
  • Duobla nombro da tiparoj
  • Etendita signaro kun pluraj Skandinavaj signoj
  • Duoble granda E-literumila vortaro
  • E-dividilo
  • Kelkaj pliaj interŝanĝaj askiaj E-formatoj
  • Kelkaj ludoj
  • (Bezonas 12 MB da memorilo )

Ĉapelilo 2.1 redakti

  • E-klavaro (kun aŭtomata generado de aŭ/eŭ, se "u" post "a" aŭ "e")
  • Kelkaj pliaj tiparoj
  • Kelkaj pliaj interŝanĝaj askiaj E-formatoj
  • Rettaŭga ĉifrado de askiaj dosieroj
  • Importo kaj eksporto kun alineoj pretigitaj por HTML (TTT)
  • Importo kaj eksporto ankaŭ laŭ Unikodo (HTML, UTF-8)
  • Proverbaro Esperanta

Referencoj redakti

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1995/04, paĝo 32: Ĉapelilo 1.0 verkita de Pejno Simono.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti