Ĉengde

urbo en Hebejo, Ĉinio
(Alidirektita el Ĉengdeo)

ĈengdeChengde (prononce [ĈengDE] en simpligita ĉina, 承德市; en pinjino, Chéngdé shì) iam konata kiel Jehol kaj Rehe estas prefektura urbo en la provinco Hebejo, oriente de Ĉinio. La urbo estas konata internacie pro la montara rezidejo de Ĉengde, nome imperia ĝardeno katalogita kiel Monda heredaĵo de Unesko el 1994. Antikve ĝi estis uzata de la imperiestroj de la Dinastio Qing, dum nuntempe estas unu el ĉefaj turismaj allogaĵoj. Ĉengde estas dividata en 11 loĝlokoj administraciataj en 3 urbaj distriktoj, 5 kantonoj kaj 3 aŭtonomaj kantonoj.

Ĉengde
departemento-ranga urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 067000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 473 201  (2010) [+]
Loĝdenso 88 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 58′ N, 117° 56′ O (mapo)40.973888888889117.93222222222Koordinatoj: 40° 58′ N, 117° 56′ O (mapo) [+]
Alto 327 m [+]
Areo 39489,53 km² (3 948 953 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Ĉengde (Ĉinio)
Ĉengde (Ĉinio)
DEC
Ĉengde
Ĉengde
Situo de Ĉengde

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chengde [+]
vdr

En la urbo kunvivas variaj etnaj minoritatoj, inter kiuj elstaras la manĉuroj kaj la ĉinaj mongoloj, sed estas malmultaj eksterlandano loĝe aŭ vizite en la prefekturo. Ĉengde estas grava centro de distribuado pere de la ligiloj per ŝoseo kaj fervojo al Pekino. Lastatempe oni inaŭguris la aŭtoŝoseon Daqing–Guangzhou G45 de 3550 km, kiu konektas rekte kun la centro de Pekino.

Ekster la murego kiu protektas la lagojn, pagodojn kaj palacojn de la montara rezidejo de Ĉengde elstaras la Ok Eksteraj Temploj (外八庙), interesaj konstruaĵoj de diversaj ĉinarkitekturaj stiloj. La plej konata estas Putuo Zongĉeng, konstruita simile al la tibeta templo Potala.

Bibliografio redakti