Ĉio, kion la ĉielo permesas
Ĉio, kion la ĉielo permesas (angle: All That Heaven Allows) estas usona romantika dramfilmo de 1955 reĝisorita de Douglas Sirk kun Jane Wyman kaj Rock Hudson kiuj aperis jaron antaŭe en la filmo The Wonderful Madness, ankaŭ reĝisorita de Sirk kiu specialiĝis pri reĝisorado de melodramaj filmoj.
Ĉio, kion la ĉielo permesas | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | All That Heaven Allows |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1955 |
Ĝenro | amafera filmo, filma dramo, kristnaska filmo |
Kameraado | Russell Metty |
Reĝisoro(j) | Douglas Sirk |
Produktisto(j) | Ross Hunter |
Muziko de | Frank Skinner |
Rolantoj | Jane Wyman • Rock Hudson • Agnes Moorehead • Conrad Nagel • Virginia Grey • William H. Reynolds • David Janssen • Gloria Talbott • Charles Drake • Hayden Rorke • Alex Gerry • Charles Drake • Donald Curtis • Jacqueline deWit • Nestor Paiva • William Reynolds • Leigh Snowden • Tol Avery • Jim Hayward • Anthony Jochim |
Produktinta firmao | Universal Studios |
IMDb | |
La scenaro baziĝis sur la samnoma romano verkita de Edna kaj Harry Lee.
La intrigo temas pri amafero inter riĉa kaj maljuna vidvino kaj ĝardenisto pli juna ol ŝi. Jane Wyman estis tiam 38-jaraĝa kaj Rock Hudson estis 30-jaraĝa.
En 1995, la filmo estis selektita por konservado en la Nacia Filmarkivo de Usono ĉe la Biblioteko de Kongreso por esti de kultura, historia kaj estetika graveco.
Intriga resumo
redaktiCarrie Scott (Jane Wyman) estas riĉa vidvino kiu loĝas en urbeto en Nov-Anglio. Ŝi havas du plenkreskajn infanojn: Ned (William Reynolds) kaj Kate (Gloria Talbot). Ŝi fermas sin en sia domo plejofte kaj ŝia proksima amiko Sara (Agnes Moorehead) provas devigi ŝin al eventoj en la loka kamparoklubo. La pli maljuna familia amiko Harvey (Conrad Nigel) svatas ŝin kaj proponas geedziĝon sed ŝi rifuzas.
Ron Kirby (Rock Hudson), bela juna fraŭlo, laboras en ŝia ĝardeno. Li enamiĝas al ŝi kaj prenas ŝin por viziti sian kultivejo kaj prezentas ŝin al siaj amikoj Mick (Charles Drake) kaj Alida (Virginia Gray). Carrie estas imponita de la simplaj homoj en la vilaĝo kaj enamiĝas al Ron malgraŭ aĝaj kaj klasaj diferencoj inter ili.
Ron svatas al Carrie, proponas nupton kaj ŝi akceptas. En la urbeto oni komencas klaĉi pri ili, kvazaŭ Ron provas transpreni la riĉecon de Carrie. Ŝiaj infanoj ankaŭ suferas de tio kaj kiam ŝi informas ilin pri sia decido ili forte kontraŭas.
Carrie ne povas elteni la mensan premon kaj informas al Ron ke ŝi decidis nuligi iliajn fianĉiĝon. Ron akceptas tion kun malĝojo kaj Carrie daŭre vivas sole en sia domo post kiam ŝiaj infanoj forlasis la domon, ĉiun al siaj propraj okupoj.
Carrie restas sola hejme, ne povintas elteni la situacion kaj veturas al la domo de Ron en neĝa tago, sed post kiam ŝi alvenas tie ŝi bedaŭras sian decidon, reeniras sian aŭton kaj forlasas la kultivejon. Ron rimarkas ŝin, kuras direkte al ŝi sed falas de granda alteco, ricevas cerbokomocion kaj perdas konscion. Alida informas tion al Carrie kiu rapidas al la sceno kaj trovas Ron en lia domo senkonscia. Ŝi alproksimiĝas al li kaj tiam li malfermas la okulojn, rekonas ŝin kaj ŝi alproksimiĝas al li kaj informas lin, ke ŝi nun revenis hejmen.
Eksteraj ligiloj
redakti- All That Heaven Allows en Interreta filma datumbazo (angle)
- All That Heaven Allows ĉe AllMovie (angle)
- All That Heaven Allows ĉe la TCM Movie Database
- Ĉio, kion la ĉielo permesas ĉe American Film Institute Catalog
- Revizio de Ricard Brody ĉe La Nova Yorker
- Ĉio, kion la ĉielo permesas eseon de Daniel Eagan en la Usona Filma Heredaĵo: La Aŭtoritata Gvidilo al la Famaj Filmoj en la Nacia Filmo Registry, A&C Black, 2010 (ISBN 0826429777) , paĝoj 509-509 [1]