Ĉirkaŭfermejo

Ĉirkaŭfermejo estas la inter du muregoj situanta malfermita arealo, kiu servas al la defendado.[1]Instalaĵoj kiel ĉirkaŭfermejoj estis konstruitaj en mezepoko kaj en la nova epoko por plifortigi burgojn kaj urbomurojn.

pordegovojo tra ĉirkaŭfermejo en Carcassonne. Dekstre la malalta muro de la ĉirkaŭfermejo.
ekzemplo de ĉirkaŭfermejo, la burgo Minneburg en la mezmontaro Odenwald.
plifortikita ĉirkaŭfermejo de la fortkaĵo Veste Coburg.

Ĉirkaŭfermejo de burgoRedakti

La ĉirkaŭfermejo de burgo staras antaŭ la ringmuro kaj estas fermita direkte al la eksterburgejo per dua, pli malalta muro, kiu nomiĝas ĉirkaŭfermeja muro. Kiam la atakantoj sukcesis superigi la ĉirkaŭfermejan muron ili estis encirkligitaj kaj iĝis facilaj celoj por la defendantoj sur la ĉefa muro. La plia enpenetrado estis tial pli malfacila.

La plej multaj ĉirkaŭfermejaj instalaĵoj estis konstruitaj pli poste ĉirkaŭ la pli malnova burgmuro.

Ĉirkaŭfermejo antaŭ urba pordegoRedakti

La ĉirkaŭfermejo antaŭ urba pordego estas ejo inter la ĉefa pordego kaj antaŭpordego de mezepoka pordega instalaĵo. La urbopordegoj ofte havas la formon de pordega turo. Oni konstruis antaŭ la ĉefa turo duan (tiel nomata instalaĵo de duobla turo), kelfoje ankaŭ trian pordegon. Antaŭ la turomuro oni konstruis duan muron kun antaŭpordego. Atakanto, kiu konkeris la antaŭpordegon estis en la malvasta ejo de la ĉirkaŭfermejo. Ili povas esti venkitaj facile. Simile estas barbakano, kiu havas plian fosaĵon antaŭ la ĉefa muro. La ejo inter la muroj estis en pacaj tempoj ofte uzataj por teni dombestojn aŭ uzata kiel ĝardeno.

EvoluoRedakti

 
parta aspekto de urbomuro de la iama Konstantinopolo. Malfone la duobla ĉirkaŭfermeja instalaĵo.
 
la Krak des Chevaliers kun vasta ĉirkaŭfermejo ĉirkaŭ la burgo (rekonstrua desegno de 1871).

La Krak des Chevaliers de la Malta ordeno estas tipa burgo de la krucistoj. Ĉi tie oni jam konstruis tuj post 1170 unuan malvastan ĉirkaŭfermejon.

Duoblaj ringmuroj en Kimrujo de la 13a jarcentoRedakti

 
burginstalaĵo en Beaumaris

La kimraj burgoj Harlech Castle kaj Beaumaris Castle (1295 komencitaj, kaj finkonstruitaj poste) havas duoblan defendmuron. La ekstera fortikaĵo en Beaumaris kun la rondaj murturoj estas tre malsimplaj kaj kompareblaj kun la “krak des Chevaliers”.

Ekzemploj de mezepokaj ĉirkaŭfermejojRedakti

Urbaj fortikaĵoj:

 
ĉefa burgo kaj kaj ĉirkaŭfermejo Burgo Löwenstein (Virtembergo)

burgojn:

Vidu ankaŭRedakti

LiteraturoRedakti

  • Thomas Biller: Die Adelsburg in Deutschland. Entstehung, Form und Bedeutung. Deutscher Kunstverlag, München 1993, ISBN 3-422-06093-6.
  • Horst Wolfgang Böhme (Eld.): Burgen in Mitteleuropa. Ein Handbuch. Band 1: Bauformen und Entwicklung. Herausgegeben von der Deutschen Burgenvereinigung e.V., Konrad Theiss Verlag, Stuttgart 1999, ISBN 3-8062-1355-0.
  • Horst Wolfgang Böhme, Reinhard Friedrich, Barbara Schock-Werner (Eld.): Wörterbuch der Burgen, Schlösser und Festungen. Reclam, Stuttgart 2004, ISBN 3-15-010547-1.
  • Georg Ulrich Großmann: Burgen in Europa. Schnell & Steiner, Regensburg, 2005, ISBN 3-7954-1686-8.
  • Michael Losse: Kleine Burgenkunde. Regionalia, Euskirchen 2011, ISBN 978-3-939722-39-7.
  • Deutsche Burgenvereinigung (Eld.): Zwinger und Vorbefestigungen. Verlag Beier & Beran, Langenweißbach 2007, ISBN 978-3-937517-68-1.

ReferencojRedakti

  1. Piper, Otto: Burgenkunde. Bauwesen und Geschichte der Burgen. Würzburg 1995, S. 684.