Ĉitimaĉoj

usona indiĝena tribo


La ĉitimaĉoj (angle: Chitimacha, elp. [ˈtʃɪtɪməʃɑː] aŭ [tʃɪtɪˈmɑːʃə], aŭ ChetimachanSitimacha), estas usonindiana tribo agnoskita fare de la federacia usona registaro, kiu vivas en la usona ŝtato Luiziano, plejparte en sia rezervejo en St. Mary Parish proksime al Charenton ĉe la riverego Bayou Teche.[1][2] Ili estas la nuraj indiĝenoj en la ŝtato, kiuj ankoraŭ posedas la rajtojn super parto de siaj iamaj teritorioj, kie ili longe okupis areojn de Aĉafalaja Baseno (angle Atchafalaya Basin), "unu el la plej riĉaj enlandaj estuaroj sur la kontinento."[3] En 2011 la tribo konsistis el pli ol 1100 personoj.[3]

La ĉitimaĉa estas unu el la kvar federacie rekonitaj triboj en la usona subŝtato Luiziano. Krome, Luiziano agnoskas plurajn aliajn tribojn, kiuj ne havas federacian agnoskon. Fine de la 20-a jarcento Luiziano havis la trie plej grandan indiĝenan loĝantaron en la orienta parto de Usono.[4]

La ĉitimaĉoj estis dividitaj en kvar subtribojn: la ĉavaŝoj, la vaŝoj, la jaganeĉitoj kaj la ĉitimaĉoj malvastsence, La nomo "ĉavaŝo" (Chawasha) estas ĉakta vorto, kiu signifas prociona loko (loko de lavursoj). Ankaŭ "vaŝo" (Washa) estas ĉakta vorto kaj signifas "ĉasloko". "Jaganeĉito" (Yaganechito) signifas "granda lando".

Inter la jaroj 1706 kaj 1718, la ĉitimaĉoj longe militis kontraŭ la francoj. Per siaj superaj armiloj la francoj neniigis plimulton de la ĉitimaĉoj. Tiujn, kiuj supervivis, la francaj aŭtoritatoj relokis for de la Golfo de Meksiko kaj pli norden laŭlonge de la rivero Misisipo, al la areo, kie ili vivas hodiaŭ. Malsanoj kaŭzis pli da mortoj ol la milito, kaj fine okazis drameca socia rompiĝo kaj malvenko de la ĉitimaĉa popolo. Ankaŭ uzado de alkoholo kaŭzis perdojn, ĉar la tribanoj havis nesufiĉan fiziologian reziston kontraŭ alkoholo. Ĝis 1784, la suma nombro de la tribanoj malgrandiĝis ĝis 180. Komence de la 19-a jarcento, malgrandan grupon da ĉitimaĉoj absorbis la humaoj de Luiziano.

Fine de la 18-a jarcento, la britoj elpelis plejparton de la franclingvaj akadianoj el orienta Kanado, post kiam ili venkis la francojn en la Sepjara Milito kaj konkeris iliajn teritoriojn en Nord-Ameriko, oriente de la rivero Misisipo. Kelkaj Akadiajn rifuĝintojn estis relokitajn en Luiziano laŭlonge de la rivero Misisipo. iliaj posteuloj iĝis konataj kiel kaĵunoj.[5] Ili ankaŭ metis premon sur la ĉitimaĉan loĝantaron, ĉar ili transprenis ties teritoriojn.

La 20-a jarcento ĝis hodiaŭ redakti

La federacia censo (1900) registris ses ĉitimaĉajn familiojn, entute nur 55 homoj, el kiuj tri estis klasitaj kiel plensangaj. En 1910 estis registritaj 69 ĉitimaĉoj; 19 el iliaj infanoj lernis en Indiana Industria Lernejo en Carlisle (ŝtato Pensilvanio), kie ili plentempe estis kune kun aliaj indiĝenaj amerikaj lernantoj devenintaj el tre diversaj triboj.[6] La indianaj internulejoj estis konsiderataj rimedo por asimili la infanojn en la ĝenerala tut-usona kulturo. Ili interrompis la transdonon de indiĝenaj lingvoj, devigante la infanojn uzi la anglan en la lernejo kaj forprenante ilin el la familioj por longaj periodoj.

En 1917 la usona federacia registaro aljuĝis al ĉitimaĉoj statuton de agnoskita tribo.

Loko de la ĉitimaĉa rezervejo en Luiziano

La usona censo de 2000 raportis, ke la loĝantaro konsistas el 409 personoj vivantaj en la ĉitimaĉa indiana rezervejo. El ĉi tiuj, 285 estis identigitaj kiel sole de indiĝena amerika genealogio.

Ĉitimaĉa Lingvo redakti

Plejmulto de la nuntempaj ĉitimaĉoj parolas la kaĵun-francan lingvon kaj la anglan.

La tribo kreis kulturajn revigligajn aktivecojn: triban historian konservejon, lingvajn mergoklasojn, triban muzeon kaj projekton por antaŭenigi riverkanan kulturon sur tribaj teritorioj por subteni la produktadon de teksitaj tradiciaj korboj.[7]

En 2008 la tribo partneris kun Rosetta Stone por evoluigi komputilan programaron por dokumenti la lingvon kaj por provizi instrumaterialojn. Ĉiu triba familio ricevis kopion de la programaro helpe al familioj, kiuj deziras lerni la lingvon, kaj por instigi infanojn paroli la lingvon en la familio. La kunlabora projekto produktis ankaŭ kompletan vortaron kaj referencan gramatikon por tiuj, kiuj lernas la lingvon.[8]

En 1971 la tribo adoptis novan konstitucion.[6] Ili havas elektitan reprezentan kvin-membran triban konsilion, kiuj servas po du jarojn. Tri el ili estas elektataj en unu-membraj distriktoj, kaj du membrojn elektas ĉiuj voĉdonrajtaj tribanoj.[9] La estro de la tribo estas nuntempe (2021) Shirell Parfait-Dardar.[10]

Referencoj redakti

  1. Robert A. Brightman, 2004, "Chitimacha", In: William Sturtevant (ed.), Handbook of North American Indians, Volume 14: Southeast, p. 642
  2. Carl Waldman, 2009, Encyclopedia of Native American Tribes
  3. 3,0 3,1 NATIVE WATERS: A CHITIMACHA RECOLLECTION (1/30/2011) Arkivigite je 2016-10-17 per la retarkivo Wayback Machine, American Public Television, Louisiana Public Broadcasting; accessed 20 September 2011
  4. [1] Fred B. Kniffen, , Hiram F. Gregory, and George A. Stokes, The Historic Indian Tribes of Louisiana: From 1542 to the Present Louisiana (1987), Louisiana State University Press, Kindle Edition; accessed 20 September 2016
  5. "Chitimacha" Arkivigite je 2021-07-23 per la retarkivo Wayback Machine, Cajun Coast website, accessed 18 October 2013
  6. 6,0 6,1 Lee Sultzman, "Chitimacha History", accessed 18 October 2013
  7. Dana Bowker Lee, "Louisiana Indians in the 21st Century", Louisiana Folklife, 18 October 2013
  8. Danny Hieber, "Renaissance on the bayou: the revival of a lost language", The Conversation, 27 July 2015; accessed 20 September 2016
  9. "Constitution and Bylaws of the Chitimacha Tribe of Louisiana" Arkivigite je 2022-01-25 per la retarkivo Wayback Machine, Indian Law Library, accessed 18 October 2013
  10. (en) Chief Shirell Parfait-Dardar, We Have Been Here Since Time Immemorial: Demanding Climate Action, Cultural Survival magazine, marto 2020, alirite la 20-an de julio 2021.