La Ĉuba cistikolo (Cisticola chubbi) estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj kaj ties tipa genro Cistikoloj, kiuj estas malgrandaj birdoj ĉefe el Afriko, kvankam kelkaj specioj estas en Azio kaj nur unu ankaŭ en Eŭropo, nome la tre disvastigata Herbosilvio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉuba cistikolo
Ĉuba cistikolo
Ĉuba cistikolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Cisticola
Specio: 'C. chubbi'
Cisticola chubbi
(Sharpe, 1892)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Demokratia Respubliko Kongo, kaj najbaraj orientaj landoj kiel Kenjo, Ruando, Burundo, Tanzanio kaj Ugando.

Ĝi formas superspecion kun la proksimaj samgenraj Huntera cistikolo, C. hunteri, kaj la Nigrabrida cistikolo, C. nigriloris, kaj ŝajne kun ankoraŭ nepriskribita “Kilombera cistikolo” el sudorienta Tanzanio. Okcidentaj rasoj adametzi kaj discolor foje estas konsiderataj kiel reprezentantoj de separata specio, sed ŝajne la voĉo estas simila al tiu de orientaj rasoj; plua priserĉado necesas.

La Ĉuba cistikolo havas tre brunan kronon kaj malhelbrunan vizaĝon kiu kontrastas per pura limo kun tre blanka gorĝo, siavice separata el helgriza resto de subaj partoj. La nuko esta griza kaj la dorso tre malhelbruna same kiel la vosto kiu montras nigrecan vostofinon kun hela finfino. La kruroj estas ruĝecaj kaj la okuloj, bridoj kaj beko nigraj.

Kvankam kelkaj fakuloj konsideras tiun specion kiel samspecifa kun la Huntera cistikolo, ne estas pruvo de interreproduktado kie ambaŭ teritorioj koincidas (ĉefe ĉe ĉirkaŭ 2700 m en Monto Elgon). Ambaŭ specioj estas tamen similaj kvankam la Ĉuba cistikolo ne havas striecon en sia dorso kaj havas iom pli brilruĝecan kronon kaj kolon. Kvankam tiu birdo estas timida kaj retirema kiam ili ne kantoceremonias, ili plenumas distingan antifonan duopeton la tutan jaron kaj estas videblaj dum kantado.

Oni agnoskas 4 subspeciojn, kiuj estas la jenaj: adametzi Reichenow, 1910 – izolita populacio en altaj teroj de sudorienta Niĝerio kaj sudokcidenta Kameruno, discolor Sjöstedt, 1893 - Monto Kameruno, nomiga chubbi chubbi Sharpe, 1892 – altaj teroj de orienta DRKongo, Ugando, Ruando, Burundo, okcidenta Kenjo kaj nordokcidenta Tanzanio kaj marungensis Chapin, 1932 – Montoj Marungu en sudokcidento de DRKongo.

Tiu specio loĝas en regionoj de densa vegetaĵaro.

Referencoj redakti