Čáry [ĉAri], hungare Csári [ĉAri] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Senica.

Čáry situas en la plej griza regiono
Preĝejo de Čáry

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Čáry situas laŭ rojo laŭ traira flankovojo. Senica troviĝas je 22 km-oj.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1392 en formo "Cher". Inter 1423-1440 la husanoj estis la posedantoj. En 1787 vivis tie 648 vilaĝanoj en 97 domoj, en 1828 969 loĝantoj en 138 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Csári 1252 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Szenice, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Čáry 1249 homoj, (1199 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio