Čabradský Vrbovok
Čabradský Vrbovok (hungare Csábrágvarbók [ĉAbrAgvarbOk]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. La historia slovaka loknomo estis Hradecký Vrbovek.
Čabradský Vrbovok | ||
hungare: Csábrágvarbók | ||
municipo | ||
Ruinoj de burgo en Čabradský Vrbovok
| ||
|
||
Oficiala nomo: Čabradský Vrbovok | ||
Ŝtato | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica | |
Distrikto | Distrikto Krupina | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Hont | |
Memorindaĵo | Čabraď burgo | |
Rivero | Vrbovok | |
Situo | Čabradský Vrbovok | |
- alteco | 305 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 15′ 25″ N 19° 04′ 38″ O / 48.25694 °N, 19.07722 °O (mapo) | |
Areo | 23,32 km² (2 332 ha) | |
Loĝantaro | 273 (31.12.2010) | |
Denseco | 11,71 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1135 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 962 51 | |
Telefona antaŭkodo | +421 45 | |
Aŭtokodoj | KA | |
NUTS | 518247 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| ||
Vikimedia Komunejo: Čabradský Vrbovok | ||
Retpaĝo: www | ||
Portalo pri Slovakio |
Situo redakti
Čabradský Vrbovok situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Krupina troviĝas je 12 km.
Historio redakti
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la rojo en 1135 en formo "Werbouch". Supozeble post morto de Mateo Csák fortikaĵo konstruiĝis, kiu en 1511 pligrandiĝis. En 1547 iu nobelo okupis ĝin, sed post 2 jaroj la Habsburgoj reakiris ĝin. En 1703 Francisko Rákóczi la 2-a okupis ĝin, sed post 6 jaroj la Habsburgoj reokupis ĝin. En 1715 oni komputis tie 34 familiojn kaj muelejon. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la lokon triaklasa. Ekde 1812 la fortikaĵo ne estas loĝata kaj ruiniĝis. En 1828 loĝis tie 437 vilaĝanoj en 72 domoj. Tiutempe vitrofarejo funkciis ĉe la vilaĝo. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Csábrágvarbók 384 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Hont, al distrikto Krupina, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Ekde 1944 vilaĝanoj partoprenis la Slovakan Nacian Ribelon.
Vidindaĵoj redakti
Famulo redakti
- en 1552 naskiĝis Nikolao Pálffy
Fotoj redakti
-
Pordego en burgon Čabraď
-
Ruinoj de burgo Čabraď