Častá
Častá, hungare Cseszte [ĉeste], germane Schattmansdorf [ŝatmansdorf] estas vilaĝo en Slovakio. Častá situas laŭ rojo Gidra. Trnava troviĝas je 20 km.
Častá | ||
hungare: Cseszte, germane: Schattmansdorf | ||
municipo | ||
Ĉefstrato en Častá
| ||
|
||
Oficiala nomo: Častá | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Bratislavo | |
Distrikto | Distrikto Pezinok | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Montaro | Malgrandaj Karpatoj | |
Memorindaĵo | Červený Kameň burgo | |
Rivero | Gidra | |
Situo | Častá | |
- alteco | 282 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 23′ 00″ N 17° 22′ 00″ O / 48.38333 °N, 17.36667 °O (mapo) | |
Areo | 35,2 km² (3 520 ha) | |
Loĝantaro | 2 141 (31.12.2007) | |
Denseco | 60,82 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1296 | |
Vilaĝestro | Stanislav Jablonovský | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MEST (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 900 89 | |
Telefona antaŭkodo | 0 33 | |
NUTS | 507857 | |
Aŭtokodoj | PK | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
| ||
Vikimedia Komunejo: Častá | ||
Retpaĝo: www.obec-casta.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Historio redakti
Vilaĝo redakti
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1296, apartenanta al la proksima fortikaĵo Vöröskő. En la 16-a jarcento rifuĝintaj kroatoj alvenis. En 1560 ĝi ekhavis la rangon kampurbo kun bazarada rajto havanta tiam jam bierofarejon. En 1644 incendio, en 1738 pesto okazis. En 1884 sinagogo konstruiĝis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Cseszte 1685 homoj, (slovakoj en majoritato, germanoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Senec, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Častá 2068 homoj, (2043 slovakoj).
Burgo Červený Kameň redakti
La burgo estis konstruita en la 13-a jarcento kaj posedanto estis ankaŭ Mateo Csák. En la 16-a jarcento ĝi bruliĝis, poste rekonstruiĝis. Sukcese sieĝis ĝin laŭvice Stefano Bocskai, Gabrielo Bethlen, en 1683 Emeriko Thököly, dume en la 1670-aj jaroj ĝi renesanciĝis kaj barokiĝis. En 1710 Francisko Rákóczi la 2-a ne povis okupi, sed la fortikaĵo bruliĝis.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Emeriko de Hungario el la 15-a jarcento, en 1937 pligrandiĝis
- fortikaĵo sur monto 340 m alta
- kapelo de la fortikaĵo omaĝe al Dipatrino (Granda) de 1649
- skulptaĵo pri Sankta Floriano de 1776