Čiližská Radvaň

Čiližská Radvaň, hungare Csilizradvány, estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.

Vojo en Čiližská Radvaň

Situo redakti

Čiližská Radvaň situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Veľký Meder-Győr. Dunajská Streda troviĝas 22 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1101. La turkoj ofte rabadis en la vilaĝo. La loĝantoj iĝis kalvinanoj en la 16-a jarcento. Incendioj okazis en 1761, 1863 kaj 1907.

En 1910 loĝis en la vilaĝo 979 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Győr (reĝa departemento), al distrikto de Csilizköz, poste al Ĉeĥoslovakio, respektive nun en Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 2001 loĝis tie 1218 da homoj (1162 hungaroj kaj 47 slovakoj).

 
Kalvinana preĝejo

Legendo de la preĝejo redakti

Edzino de Béla la 4-a rifuĝanta de la tataroj en la vilaĝo naskis sian idon. La filo estis baptita en la preĝejo. Tiutempe la preĝejo estis uzata ankaŭ de la najbaraj vilaĝoj. La lokaj loĝantoj pro la reĝida bapto ricevis tiun privilegion, ke en la preĝejo oni faris apartan enirejon por la najbaroj, nur la lokanoj uzis la ĉefenirejon. Arkeologoj fakte trovis iaman enirejon.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti