ĜibalJibāl (arabe جبال) estis la nomo donita de la Araboj al regiono kaj provinco de okcidenta Irano, dum la kaliflandoj de Umajidoj kaj Abasidoj.

Mapo de 1886 de la 10-a-jarcenta Proksima Oriento montranta la provincon Ĝibal oranĝkolore en la centro de la mapo.

Ties nomo signifas "la Montojn", kiel pluralo de jabal ("monto, monteto"), alude al la montara naturo de la regiono de Zagros.[1][2] Inter la 12a kaj 14a jarcentoj, la nomo Ĝibal estis iom post iom abandonita, kaj erare estis uzita por ʿIrāq ʿAjamī ("Persa Irako") por distingi ĝin el la "Araba Irako" en Mezopotamio.[1][3][4] La regiono tiel neniam havis precize difinitajn limojn, sed oni konsideris kiel ti la areojn de la Maranĝaba Dezerto oriente, de Farso kaj Ĥuzestano sude, de Irako sudokcidente kaj okcidente, de Azarbajĝano nordokcidente kaj la Elborz-Montaro norde, kio faras la regionan koncepton io simila al la iama lando Medio.[1][3]

Dum la Abasida Kaliflando, Ĝibal formis apartan provincon, kun sia ĉefurbo kutime en Rej, ĝis la Abasidoj perdis la kontrolon komence de la 10a jarcento.[3] Dum plej el la 9a jarcento, tamen, la areo estis regata de aŭtonoma loka dinastio, nome Dulafidoj.[3][5] Fine de la 10a kaj komence de la 11a jarcentoj, la plej granda parto de Ĝibal iĝis unu el la emirlandoj de la Bujidoj, dum la sudo pasis al la Kakujidoj.[3]

Ĝibal kaj Azerbajĝano estis konsideritaj parto de la regiono Pahla (Fahla).[6] La nomo Pahla rilatas al pahlaviyat (poemoj) kaj Pahlavi, nome kiel la dinastio.

La regiono estas nuntempe diversa, kaj Persoj, Kurdoj, Luroj, Azeroj kaj Asirianoj loĝas en la regiono. [7]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Lockhart 1965, p. 534.
  2. Le Strange 1905, p. 185.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Bosworth 1998, p. 538.
  4. Le Strange 1905, pp. 185–186.
  5. Donner 1995, pp. 476–477.
  6. Crone, Patricia. (2012) The Nativist Prophets of Early Islamic Iran. Cambridge University Press, p. 31. ISBN 978-1-139-51076-9. “In the period of interest to us, the Pahla region was the Jibal and Azerbaijan (including Rayy and Isfahan”.
  7. [1]

Literaturo redakti