Speciala Regiono Ĝoĝakarto

(Alidirektita el Ĝoĝakarto)

Speciala Regiono Ĝoĝakarto aŭ simple ĜoĝakartoJogjakarto (indonezie Daerah Istimewa Yogyakarta, estas provinc-nivela aŭtonoma regiono de Indonezio en suda Javo.[1] Ĝi estas bordata de la Hinda Oceano sude, kaj kunhavas ĉiujn terbordojn kun la provinco Centra Javo. Regata de la Ĝoĝakarta Sultanlando, la regiono estas la nura oficiale agnoskita monarkio ene de la registaro de Indonezio. La urbo ĜoĝakartoJogjakarto estas la ĉefurbo kaj la ekonomia centro de la regiono.

Speciala Regiono Ĝoĝakarto
Speciala aŭtonoma regiono
FlagoBlazono
provinco de Indonezio [+]

LandoIndonezio

Supermara alteco154 m [+]
- koordinatoj8° S, 110° O (mapo)-7.8013888888889110.36444444444Koordinatoj: 8° S, 110° O (mapo)
Areo3 133,15 km² (313 315 ha) [+]

Loĝantaro3 542 078 [+] (2015)
Denseco1 130,52 loĝ./km² [+] [+]

Poŝtkodo55111–55893 [+]
ISO 3166-2ID-JW

Speciala Regiono Ĝoĝakarto (Tero)
Speciala Regiono Ĝoĝakarto (Tero)
Speciala Regiono Ĝoĝakarto en Indonezio

Speciala Regiono Ĝoĝakarto (Javo)
Speciala Regiono Ĝoĝakarto (Javo)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Yogyakarta (Special Region) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Ĝoĝakarta Sultanlando estis establita ekde 1755 kaj havigis gravan subtenon por la sendependeco de Indonezio dum la Indonezia Nacia Revolucio (1945–1949). Kiel unua-nivela dividaĵo en Indonezio, Ĝoĝakarto estas regata de la Sultano Hamengkubuwono kiel guberniestro kaj de Princo Paku Alam kiel vicguberniestro. Kun terareo de 3,185.8 km², ĝi estas la dua plej malgranda provinco de Indonezio post Ĝakarto.[2]

Ĉirkaŭ 91.94% de la loĝantaro estas islama.

Notoj redakti

  1. Nomenklatur Daerah Istimewa Yogyakarta dan Penggunaannya Alirita la 16an de majo 2020.
  2. Luas Wilayah Arkivigite je 2020-10-01 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 16an de majo 2020.

Bibliografio redakti

  • Regional Office of the Department of Tourism, Post and Telecommunication for the Special Region of Yogyakarta. (1997) Guide To Yogyakarta. Yogyakarta: Department of Tourism, Post and Telecommunication.
  • Ricklefs, M.C. (2001) A history of modern Indonesia since c.1200 (3a eld.). Stanford: Stanford University Press. pp. 126–139, 269-271. ISBN 0-8047-4480-7
  • Ricklefs, M.C. (1974) Jogjakarta under Sultan Mangkubumi, 1749–1792: A history of the division of Java. London Oriental Series, vol. 30. London : Oxford University Press, (Indonezia eldono 2002)
  • Soemanto, Bakdi (1992) Cerita Rakyat dari Yogyakarta Jakarta: Grasindo
  • Soemardjan, S. (1962) Social Changes in Yogyakarta, Ithaca, N.Y. Cornell University Press.