Provinco Ĥaeno
Ĥaeno (hispane Jaén) estas hispana provinco, situa en la interno de Andaluzio. Ĝi estis unu de la historiaj reĝlandoj «cuatro reinos de Andalucía», kaj ties aktuala teritorio formas parton de la regiono Andaluzio. Limas okcidente kun Kordovo, norde kun Reĝurbo, oriente kun Albaceto kaj sude kun Granado. Ĝia ĉefurbo estas la urbo Ĥaeno.
Provinco Ĥaeno (Jaén) | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Estas parto de | Hispanio | ||
Administra centro | Ĥaeno (Jaén) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 659 033 | ||
Loĝdenso | 49,27 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Areo | 13 496 km² (1 349 600 ha) | ||
![]() Provinco Ĥaeno (Jaén) sur la mapo de Hispanio | |||
Geografia situo | 38° 0′ 0″ N, 3° 30′ 0″ U (mapo)38-3.5Koordinatoj: 38° 0′ 0″ N, 3° 30′ 0″ U (mapo) [+] | ||
| |||
Hor-zono | UTC+01:00 [+] | ||
Kodoj | |||
Poŝtkodoj | 23 [+] | ||
ISO 3166-2 | ES-J | ||
Eksteraj paĝoj | |||
www.dipujaen.es [+] | |||
La kategorio en la Komunejo | Provinco Ĥaeno [+] | ||
Ĝia areo estas de 13 489 km² kun populacio de 666 190 loĝantoj (2008), el kiuj ĉirkaŭ triono loĝas en la ĉefurbo kaj ties metropola areo. Ĝi enhavas 97 municipojn, inter kiuj elstaras ĉe la ĉefurbo, la industria urbo Linares, krom Úbeda, Andújar, Martos kaj Alcalá la Real, kiuj superas 20 000 loĝantojn. Elstaras ankaŭ aliaj urboj pro ties kultura gravo kiel Baeza aŭ historia kiel La Carolina, en kies teritorio okazis la Batalo de Las Navas de Tolosa.
KomarkojRedakti
Komarko | Ĉefurbo | Etend | Loĝantoj | Denseco |
---|---|---|---|---|
Metropola | Ĥaeno | 1755,56 km² | 227 029 | 125,57 loĝ/km² |
Sierra Morena | Linares | 1396,7 km² | 105 640 | 75,6 loĝ/km² |
La Loma | Úbeda | 1437,4 km² | 76 961 | 74,2 loĝ/km² |
La Campiña | Andújar | 1741,7 km² | 67 749 | 38,9 loĝ/km² |
Sierra Sur | Alcalá la Real | 784,27 km² | 44 339 | 56,5 loĝ/km² |
Sierra Mágina | Jódar | 1389,4 km² | 42 368 | 30,5 loĝ/km² |
Sierra de Cazorla | Cazorla | 1330,72 km² | 33 993 | 25,5 loĝ/km² |
Sierra de Segura | Beas de Segura | 1931 km² | 26 574 | 13,8 loĝ/km² |
Las Villas | Villacarrillo | 556,38 km² | 22 239 | 40 loĝ/km² |
El Condado | Santisteban del Puerto | 1488,11 km² | 23 904 | 16,1 loĝ/km² |