Ĥakasa lingvo estas lingvo de ĥakasoj. Ĝi estas parolata plejparte en Ĥakasio, sed ankaŭ en Krasnojarska regiono kaj Tuvio. La nombro de parolantoj en 2002 estis ĉirkaŭ 52 000 homoj. La lingvo apartenas al Ujgura grupo de Eost-Huna branĉo de Tjurka lingvaro. Ĝi havas dialektojn: sagaja, kaĉina kaj kizila. Sagaja kaj kaĉina dialektoj formas bazon de literatura lingvo.

Ĥakasa lingvo
lingvo • moderna lingvo
Yenisei Turkic
Parolantoj 42 604
Skribo Khakas alphabet
Oficiala statuso
Reguligita de Khakass Research Institute of Language, Literature and History
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 kjh
  Glottolog khak1248
Angla nomo Khakas
Franca nomo khakasse
vdr

La lingvo havas 41 fonemojn, el ili 17 vokaloj (longaj kaj kurtaj) kaj 24 konsonantoj. Konsonantoj povas esti molaj aŭ malmolaj depende de la vokalo. Moleco de konsonantoj ne estas fonema kaj ne markatas skribe. La akcento plej ofte falas al la lasta silabo. Leksike plimulto de vortoj estas tjurk-devenaj, sed ankaŭ ekzistas mongolismoj, rusismoj kaj minimuma kvanto de arabaj kaj persaj prenvortoj.

Skribsistemo redakti

En 1926 aperis unua cirila alfabeto por ĥakasa lingvo.

Sed ekde 1929 oni uzis latinan:

A a B b C c Ç ç D d Ә ә F f G g
Ƣ ƣ I i Į į J j K k L l M m N n
Ꞑ ꞑ O o Ө ө P p R r S s Ş ş T t
U u V v X x Y y Z z Ƶ ƶ Ь ь

En 1939 aperis oficie akceptita cirila skribo surbaze de la rusa.

А а Б б В в Г г Ғ ғ Д д Е е Ё ё
Ж ж З з И и Й й I i К к Л л М м
Н н Ң ң О о Ö ö П п Р р С с Т т
У у Ӱ ӱ Ф ф Х х Ц ц Ч ч Ӌ ӌ Ш ш
Щ щ Ъ ъ Ы ы Ь ь Э э Ю ю Я я

Poste la alfabeto estas dufoje reformita: en 1947 kaj en 1953. Oni notu, ke la datoj estas proksimumaj ĉar en multaj kazoj diferaj skribsistemoj estas uzataj paralele.

La fonetikan komparon de diferaj ĥakasaj alfabetoj oni povas vidi en jena tabelo:

Cirila de
1926
Latina de
1929
Cirila de
1939-1947
Cirila de
1947-1953
Cirila ekde
с 1953
Аa Аa Aa Аa Аа
Бб Бб Бб Бб
Вв Vv Вв Вв Вв
Гг Gg Гг Гг Гг
h (c 1927) Ƣƣ ғ Ғғ
Дд Dd Дд Дд Дд
Ее Ее Ее Ее
Ёё
Жж Ƶƶ Жж Жж Жж
Зз Zz Зз Зз Зз
Ии Ii Ии Ии Ии
Ii (с 1927) Įį Ii Ii Ii
Йй Jj Йй Йй Йй
Кк Kk Кк Кк Кк
Лл Ll Лл Лл Лл
Мм Mm Мм Мм Мм
Нн Nn Нн Нн Нн
Ҥҥ Ꞑꞑ нъ нъ ң (ekde 1962)
Оо Оо Оо Oo Oo
Ӧӧ Ɵɵ Ӧӧ Ӧӧ Ӧӧ
Пп Pp Пп Пп Пп
Рр Rr Рр Рр Рр
Сс Ss Сс Сс Сс
Тт Tt Тт Тт Тт
Уу Uu Уу Уу Уу
Ӱӱ Yy Ӱӱ Ӱӱ Ӱӱ
Фф Ff Фф Фф Фф
Хх Хх Хх Хх Хх
Цц Цц Цц Цц
Чч Cc Чч Чч Чч
Jj ç Ӌӌ Ӌӌ
Шш Şş Шш Шш Шш
Щщ Щщ Щщ Щщ
ъ ъ ъ
Ыы Ƅƅ Ыы Ыы Ыы
ь ь ь ь
Ээ Әә Ээ Ээ Ээ
Юю Юю Юю Юю
Яя Яя Яя Яя

Literaturo redakti

  • Castrén, M. A.. (1857) Versuch einer koibalischen und karagassischen Sprachlehre nebst Wörterverzeichnissen aus den tatarischen mundarten des minussinschen Kreises. St. Petersburg.
  • Radloff, W.. (1893-1911) Versuch eines Wörterbuches der Türk-Dialecte I-IV. St. Petersburg.
  • Radloff, W.. (1867) Proben der Volkslitteratur der türkischen Stämme Süd-Sibiriens. II. Theil: die Abakan-Dialecte (der Sagaische, Koibalische, Katschinzische), der Kysyl-Dialect und der Tscholym-Dialect (Küerik). St. Petersburg.
  • Katanov, N. F.. (1867) Proben der Volkslitteratur der türkischen Stämme Süd-Sibiriens. IX. Theil: Mundarten der Urianchaier (Sojonen), Abakan-Tataren und Karagassen. St. Petersburg.
  • Anderson, G. D.. (1998) Xakas. Languages of the world: Materials: 251. München.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti