Ĥanti-Mansijsko

(Alidirektita el Ĥanti-Mansijsk)

Ĥanti-Mansijsko (ruse Ханты-Мансийск) estas urbo en Rusio, administra centro de Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra.

Ĥanti-Mansijsko
Khanty-Mansiysk Cathedral.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 628000 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 105 995  (2022) [+]
Loĝdenso 314 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 61° 0′ N, 69° 0′ O (mapo)6169Koordinatoj: 61° 0′ N, 69° 0′ O (mapo) [+]
Alto 50 m [+]
Areo 337,7604 km² (33 776 .04 ha) [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Situo de Ĥanti-Mansijsko
Situo de Ĥanti-Mansijsko

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Khanty-Mansiysk [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 71131.

La urbo fondiĝis en 1930 kiel laborista setlejo Ostjako-Vogulsko (Остяко-Вогульск), en 1940 ĝi renomiĝis al Ĥanti-Mansijsko, urbiĝis en 1950. (Ĝi entenigis la vilaĝon Samarovo, konatan jam ekde la 16-a jc.)

La interurba telefona kodo estas 34671, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 2 horoj (en jaro 2005).

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 61° 00′ N 69° 01′ O / 61.000 °N, 69.017 °O / 61.000; 69.017 (mapo).

La urbo estas ĉe rivero Irtiŝ (Иртыш), en 15 km de ĝia enenfluo en riveron Obj (Обь).

En jaro 1959 la urbo havis 20,7 mil loĝantojn.

En jaro 2002 la urbo havis 54 mil loĝantojn.

HistorioRedakti

En 1957 funkciis vintra flughaveno, kiu troviĝis trans la rivero Irtiŝo, en ties apudrivera ebenaĵo. Eta kabano servis kiel ĉambro de administranto kaj atendejo. Somere tiu areo subakviĝis, do flugadis nur hidroplanoj, kiuj surriveriĝis apud fiŝkombinato, iom pli alte laŭ riverfluo. En la dekstra bordo situis ĉiuj fluservoj kaj ligna flugstacidomo[1].

La distriktaj aŭtoritatoj tiutempe sidis en trietaĝa ligna domo, kie la unuan etaĝon okupis plenuma komitato, la duan — partia komitato kaj subtegmentejon — la komsomola komitato[2]. La akvoduktoj mankis, do akvon oni transportis sur ĉevaloj[3]. La unua sporthalo estis konstruita rande de la stadiono en la 1950-aj jaroj de komsomolanoj el flosligno, trovita en rivero. Baldaŭ al ĝi aldoniĝis glacihokea ludejo[4].

La plej granda evento estis konsiderata alveno de la unua vaporŝipo printempe. Ĉiuj loĝantoj kolektiĝis ĉe riverhaveno Samarovo kaj post albordiĝo de la ŝipo iris sur ĝin por aĉeti fruktojn, farunon, aliajn manĝaĵojn, kaj ankaŭ bieron kaj vodkon, ofte konsumatajn surloke. La festo daŭris tutan tagon. Feriojn oni plenis preskaŭ senescepte somere, ofte sumigante ilin dum du aŭ tri jaroj[5].

ReferencojRedakti

  1. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 153. ISBN = 5-93020-083-1.
  2. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 154. ISBN = 5-93020-083-1.
  3. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 164. ISBN = 5-93020-083-1.
  4. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 175. ISBN = 5-93020-083-1.
  5. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 162–163. ISBN = 5-93020-083-1.