Éva Schmidt

hungara lingvisto

Éva Schmidt [ŝmit], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Schmidt Éva estis hungara lingvisto, etnografo. Ŝia patro estis Ádám Schmidt.

Éva Schmidt
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1948 (1948-06-28)
en Budapeŝto
Morto 4-an de julio 2002 (2002-07-04) (54-jaraĝa)
en Ĥanti-Mansijsk
Lingvoj hungararusa
Ŝtataneco HungarioSovetunioRusio
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo lingvistoetnografo
vdr

Éva Schmidt[1] naskiĝis la  28-an de junio 1948(nun 1948-06-28) en Budapeŝto, ŝi mortis la 4-an de julio 2002 en Ĥanti-Mansijsko (Rusio, Siberio).

Biografio redakti

Éva Schmidt maturiĝis kun licenco ornamskulptisto en industriarta gimnazio en sia naskiĝurbo en 1966, poste ŝi akiris etnografian kaj pedagogian diplomojn en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1973, dum ŝi studis ankaŭ en Akrao. Post la diplomoj ŝi laboris en instituto, inter 1976–1978 ŝi estis praktikanto en Scienca Universitato Lajos Kossuth. Ŝi estis aspiranto en Ŝtata Universitato Andrej Ĵdanov (Leningrado) (1979–1982), poste ŝi revenis al Budapeŝto, kie ŝi estis titulara docento. Intertempe en 1970, 1980 kaj 1982 ŝi esploris en Sovetunio en foraj lokoj, kie vivis lingvoparencoj de la hungaroj. Ŝi kandidatiĝis en 1979 en Leningrado, akceptita ankaŭ en Hungario. Ekde 1991 ĝismorte ŝi vivis en Belojarskij, kie ŝi kolektis etnografiaĵojn kaj lingvaĵojn pri parencaj lingvoj de hungaroj. Ŝi ricevis 2 premiojn en 1996 kaj 1998. Ŝi mortigis sin, sed antaŭ sia morto ŝi malpermesis esplori sian heredaĵon dum 20 jaroj, ĉar tiutempe tie okazis politikaj kvereloj. Tio malebligis ekkonon de la personaj datenoj, la prilaborado komenciĝis en 2022.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Északi vogul altatódal. Műfaji összefüggések. (1976)
  • Die obugrischen Bären-Konzeptionen und ihre Zusammenhänge mit den religiösen Modellsystemen. (1988)
  • A belojarszkiji Északi Osztják Folklór Archívum története. (1997)
  • Jelentések Szibériából. (2005)
  • Medvekultusz. (2011)

Fontoj redakti

Referencoj redakti