Ádám Schmidt

hungara ekonomo

Ádám Schmidt [ŝmit], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Schmidt Ádám Mária József estis hungara ministeria oficisto, ekonomo. Lia patro estis Gyula D. Schmidt, lia konata filino estis Éva Schmidt.

Ádám Schmidt
Ádám Schmidt
Ádám Schmidt
Persona informo
Naskonomo Schmidt Ádám Mária József
Naskiĝo 3-an de novembro 1910 (1910-11-03)
en Budapeŝto
Morto 4-an de aŭgusto 1998 (1998-08-04) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo ekonomikistoadvokato
vdr

Ádám Schmidt[1] naskiĝis la  3-an de novembro 1910(nun 1910-11-03) en Budapeŝto, li mortis la 4-an de aŭgusto 1998 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ádám Schmidt akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1933, poste helpe de stipendio li plustudis jaron en Universitato de Vieno. Inter 1934–1937 li estis oficisto en la ĉefurba municipo en la financa sektoro, poste li laboris ĝis 1946 en la financa ministerio, pli poste en aliaj signifaj financaj organizaĵoj ĝis la pensiuliĝo en 1975. Interrompe en 1966 kaj 1967 li estis konsilisto en Ganao Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1965, li doktoriĝis (DSc) en 1977 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis en 1943, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1948 kaj 1949. Li ricevis premiojn inter 1947-1970.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Termelés és termelékenység. (1937)
  • Adóemelés, adóáthárítás, áremelkedés. (1943)
  • Az állami költségvetés tervezése. (1954)
  • A szocialista jövedelemelvonási rendszer főbb sajátosságai. (1958)
  • A vállalati jövedelemelvonás kérdései. (monografio, 1961)
  • Some Problems Concerning the Calculation of Socialist National Income. (1968)
  • A felső szintű tervek összefüggései. Népgazdasági terv, állami költségvetés, országos hitelterv. (monografio kaj disertaĵo, 1978)
  • Dialogosz a tervről és a piacról. (1988)
  • Az államadósságról. (1996)

Fontoj redakti

Referencoj redakti