ĴeLe
La duopon ĴeLe konsistigas Ĵenja Wilke (voĉo, violono, gitaro, ukulelo, metalofono i.a.) kaj Lena Wilke (voĉo, piano, gitaro i.a.), filino kaj patrino el Schwedt (Brandenburgio).
Siajn kantojn ili verkas mem plejparte, aliaj fontas el ukraina popolkulturo.
Biografio redakti
La familia duopo, profesia muzikisto kaj studento pri muziko, ekzistas de 2009 kaj koncertas dum diversaj esperantaj aranĝoj. Ili plejparte kreas lirikajn, jen melankoliajn, jen ĝojajn kantojn, kun fojaj ĵazecaj emoj aŭ influitaj de la slavaj stiloj. Sian trian albumon En Esperantujo ili prezentis dum la 6a JES en Weißwasser (2014-15), kun aŭdacaj, pli rapidaj aŭ pezaj ritmoj, kiel ekzemple Krio, omaĝo al Krio de Morto. Ili ankaŭ tradukas ofte ŝercajn ukrainajn popolkantojn, temo de ilia venonta kvara albumo.
Koncertoj redakti
ĴeLe ravis la orelojn de partoprenantoj en diversaj esperantaj aranĝoj:
- SOMERE 2009 (Jünkerath, Germanio)
- NR 2009/10 (Saarbrücken, Germanio)
- PSI 2010 (St. Andreasberg, Germanio)
- JES 2010/11 (Burg (Spreewald), Germanio)
- ARKONES 2012 (Poznano, Pollando)
- JES 2012/13 (Naumburg (Saale), Germanio)
- SES 2013 (Martin, Slovakio)
- ARKONES 2013 (Poznano, Pollando)
- KKPS 2013 (Werkhoven, Nederlando)
- JES 2013/14 (Szczawno-Zdrój, Pollando)
- IJF 2014 (Castelsardo (Sardio), Italio)
- FESTO 2014 (Pont-de-Barret, Francio)
- JES 2014/15 (Weißwasser, Germanio)
- …
- JES 2022/23 (Neuendorf, Germanio)
Albumaro redakti
- 2010 - Tra la sonĝoj…
- 2013 - Sentokaoso
- 2014 - En Esperantujo
- …
- 202? - Stacioj de l’amo
Literaturo redakti
Dieter Wilke: La muzika duopo ĴeLe. En: Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio 111 jaroj, Jubilea Libro 1903-2014, Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio (Eld.), Mondial, Novjorko – Berlino 2017 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 978-1-59569-340-2