Ňárad, hungare Csiliznyárad estas malgranda vilaĝo en Slovakio en Regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda. Pli fruaj slovakaj loknomoj estis Topoľovec kaj Čiližský Ňárad.

Ňárad
hungare: Csiliznyárad
municipo
Ňárad
Oficiala nomo: Ňárad
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Trnava
Distrikto Distrikto Dunajská Streda
Historia regiono Supra Hungarujo
Rivero Danubo
Situo Ňárad
 - alteco 113 m s. m.
 - koordinatoj 47° 50′ 10″ N 17° 36′ 38″ O / 47.83611 °N, 17.61056 °O / 47.83611; 17.61056 (mapo)
Areo 10,446 km² (1 044,6 ha)
Loĝantaro 633 (31.12.2009)
Denseco 60,6 loĝ./km²
Unua skribmencio 1468
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 930 06
Telefona antaŭkodo +421-31
Aŭtokodoj DS
NUTS 501930
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Trnava
Situo enkadre de Regiono Trnava
Situo enkadre de Regiono Trnava
Vikimedia Komunejo: Ňárad
Retpaĝo: obecnarad.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ kanalo de Danubo, laŭ traira flankovojo. Dunajská Streda troviĝas 18 km for.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1468. Tiam la kampoj apartenis al familio Dóczy (dOci). En 1910 loĝis en la vilaĝo 659 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Győr (reĝa departemento), al distrikto de Csilizköz, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 2001 loĝis tie 616 da homoj (586 hungaroj kaj 28 slovakoj).