Ŝablono-Diskuto:Informkesto brazila urbo

(Alidirektita el Ŝablono-Diskuto:Informkesto Brazila urbo)
Latest comment: antaŭ 1 jaro by Sj1mor in topic foto-bildo kaj larĝeco

La informkesta ŝablono en la nuna formo kreas imponan nombron da ligiloj al aliaj artikoloj, plej parte al neekzistantaj tekstoj. Tio havas la sekvon, ke kreante artikolon pri urbo x, oni samtempe kreas ruĝajn ligilojn al (kreindaj) artikoloj "blazono de x", "flago de x" kaj "himno de x", al biografia artikolo pri la nuna urbestr(in)o, al teksto pri mezoregiono kaj mikroregiono. Dubindas ĉu havas sencon per ruĝa ligilo postuli ke principe ekzistu apartaj artikoloj pri la detaloj de urbaj blazono, flago, himno kaj nuna urbestr(in)o: se loka entuziasmulo volas krei ilin por unuopa urbo, tute bone, sed tiam miapropone pli bonas meti ligilojn unuope. Aŭtomataj ligiloj al tekstoj pri mezoregiono kaj mikroregiono havas pli da senco, ĉar po pluraj urbo-tekstoj povas meti ligilojn al ili - sed ankaŭ tiam ligilo nur helpas se iu volontulo kreas la tekstojn pri mezoregionoj kaj mikroregionoj kaj la ligiloj nur provizore ruĝas.

Mi proponas ŝanĝi la ŝablonan sintakson tiel ke eblas sed ne necesas aldoni ligilojn pri la supre menciitaj parametroj.

Flanka noto: Ankaŭ la politika partio laŭ nuna strukturo menciatas interkrampe per aŭtomata ligilo. Per tio ne eblas normale meti ligilon en formo de ekzemple "Partio de la Laboristoj (Brazilo)|Partio de la Laboristoj" -> la rezulto informkeste estas (Partio de la Laboristoj (Brazilo)) ... la aldonaĵo "|Partio de la Laboristoj" simple malatentatas kaj menciiĝas du fermaj krampoj unu post la alia: "))". Tiu problemeto tamen solveblas per mencio de formo kiel ekzemple "Partio de la Laboristoj (Brazilo){{!}}Partio de la Laboristoj". Nur necessa konscii, ke per "|" necesas superruzi la ŝablonan strukturon. Iom komplike, sed elteneble se oni konas la ruzon.

ThomasPusch (diskuto) 20:05, 7 Mar. 2012 (UTC)

Daŭre aktualas la propono ŝanĝi la ŝablonan sintakson tiel ke eblas sed ne necesas aldoni ligilojn pri la supre menciitaj parametroj. ThomasPusch (diskuto) 16:31, 27 Jan. 2016 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi nun okupiĝos pri la ŝablono. Ĉu bone? Por "blazono" kaj "flago" mi uzos kodon el {{informkesto urbo}}. Ĉu mi kun tio transprenu ankaŭ la subtenon por la vikidatumaj eroj pri flago kaj blazono? --Tlustulimu (diskuto) 16:46, 27 Jan. 2016 (UTC)
Transpreni la subtenon por la vikidatumaj eroj pri flago kaj blazono estas tute bone, nur la "defaŭlta" stato estu ne meti ligilon al apartaj artikoloj pri blazono kaj flago... En ĉiuj ekzemploj, kiujn mi kontrolis, ekzistis malgrandaj portugallingvaj artikoloj pri la urbaj flago kaj blazono, sed krome en neniu alia lingvo - nek en la angla aŭ hispana nek en Esperanto. Do tute ne eblas kredi ke en Esperanto rapide ekestus tiaj artikoloj, kiuj en 15 jaroj ne ekestis en la multoble pli granda angla vikipedio... Pri himno cetere nun metiĝas blua ligilo al fantazia artikolo en la portugallingva vikipedio, kiu tamen en la de mi kontrolitaj ekzemploj ne ekzistis. Do fakte estas "ruĝaj ligiloj" kaŝantaj sian ruĝan koloron. Laŭ mi la parametro "himno" estu tute normala, nedeviga parametro, sen ke aŭtomate kreiĝas iuj misaj ligiloj al la portugala vikipedio ... mi preskaŭ garantias, ke en Esperanto tiu parametro neniam ajn estos uzata! ThomasPusch (diskuto) 16:55, 27 Jan. 2016 (UTC)
Mi ĵus rearanĝis la parametrojn "flago", "blazono" kaj "ligilo_himno", tiel ke ĉe foresto de la parametroj ne plu aperas ruĝa ligilo. Tio jam bone videblas en Rio-de-Ĵanejro.
La afero pri la partio de urbestro eble estas iomete pli komplika. Kiaj variantoj nun ekzistas en la artikoloj? --Tlustulimu (diskuto) 17:10, 27 Jan. 2016 (UTC)
Dankon pro la rapida bona solvo rilate al la parametroj blazono, flago kaj himno. Pri la parametro urbestr(in)o kaj ties partio: Mi nun ne trovis ĉu ie povus esti aplikata la truko "Partio de la Laboristoj (Brazilo)|Partio de la Laboristoj", kiun mi mem menciis en 2012. La ekzemploj kiujn mi vidis havis en la informkesto simplan nomon de la urbestr(in)o kaj mallongigon de la partio, kio per alidirektilo plugvidis al la ĝusta artikolo pri la partio. Ĉar la informkesto nun ĉiam aldonas internan ligilon, ankaŭ al neekzistaj artikoloj pri urbestroj de tute malgrandaj brazilaj urbetoj, kutime rezultas ruĝa urbestra nomo kaj blua partia mallongigo. Mi proponus iom aŭdace simple forpreni la ligilon de la urbestra parametro, kaj tiu kiu volas, povas aldoni la krampojn de interna ligilo en la informkesto mem. La partian parametron oni supozeble povas lasi - mi tamen nun ne kontrolos dekojn da artikoloj. Mi proponus ankoraŭ tute rapide fareblan ŝanĝon, nome alinomigi la ŝablonon de "Informkesto Brazila urbo" al "Informkesto brazila urbo" - la vortocentran majusklon mi tute ne komprenas. Tiujn du ŝanĝojn mi kompreneble ankaŭ povus fari mem, sed ĉar ni jam estas en diskuto pri la temo, mi nun nur proponas ilin. Ĉu vi konsentas pri tiom rapida kaj tempoŝpara solvo ĉi-momenta? ThomasPusch (diskuto) 17:35, 27 Jan. 2016 (UTC)
PS: Tamen ankoraŭ io alia. La parametro "Distanco al la Ĉefurbo" fakte devus esti "Distanco al la subŝtata ĉefurbo", ankaŭ sen vortomeza majusklo. Ĝi nun iom strangas se la urbo estas la subŝtata ĉefurbo mem, ekzemple Rio-de-Ĵanejro aŭ havas parametron "0", tiam menciiĝas noto ke la distanco al al ĉefurbo estas "0 kilometroj" (kiom saĝe!), aŭ sen parametro menciiĝas griza noto, ke distanco estas "ne disponebla". Sed tion mi tamen juĝas detalo - laŭ mi povas resti tiel, nur ŝanĝiĝu la vortoj "subŝtata ĉefurbo" en la informkesta bildigo al simpla leganto. ThomasPusch (diskuto) 17:50, 27 Jan. 2016 (UTC)
PPS: Ankoraŭ io alia: Vidu la paĝon Brazilo. En la "informkesto lando" nun sub la flago videblas la vorto "Detaloj" inter krampoj kaja sub la blazono la vorto "Detaloj" sen krampoj. Estu aŭ ambaŭfoje krampoj aŭ tute ne. Tio nur por rapida korekto... ThomasPusch (diskuto) 17:55, 27 Jan. 2016 (UTC)
PPPS: Mi korektas min: Vidu la paĝonj MacapáCuiabá. Tie estas duoblaj internaj ligiloj, do [[[[ ]]]], ĉe la parametroj ĉe la parametroj urbestr(in)o kaj partio. Do sencas kaj ĉe la parametro ĉe la parametroj urbestr(in)o kaj ĉe la parametro partio forpreni la aŭtomatajn internajn ligilojn per la informkesto, kaj en ĉiu kazo lasi al la individua plenumo de la parametro la liberon ĉu aŭ ĉu ne krei internan ligilon. ThomasPusch (diskuto) 18:02, 27 Jan. 2016 (UTC)

Jam aspektas multe pli bone! Ankoraŭ iu malgrandaĵo: Vidu la paĝon San-Paŭlo aŭ iun ajn alian... Praktike ĉie estas ruĝa ligilo al kripta mallongigo de la parametro "klimato_mallong". Mi proponas simple malŝalti la tutan parametron, tiam ne ĝenas ĝia mencio en la informkestas teksto de artikolo, sed simple tiu mencio preteratentatas. Permane forstreki la parametron el ĉiu artikolo ankaŭ estus ebleco, sed ĝi nerealisme temporabas. Mi ne scias, kial tiu informkesto iĝis tiom eraroplena... ThomasPusch (diskuto) 18:19, 27 Jan. 2016 (UTC)

Supozeble la informkeston kreis uzanto, kiu volis aŭtomate aperigi ĉiujn ligilojn. Sed li ne pripensis, ke tio kolizias kun la kutimoj de la majoritato de uzantoj mem meti la ligilojn dum la uzado de ŝablono.
✔ Farite Mi forigis la ligilojn kaj alinomis la ŝablonon. Krome mi aldonis informojn pri Vikidatumaj eroj al la dokumentado.
Mi proponas ankaŭ forĵeti la ligilon ĉe "subŝtato", ĉar aperis troa krampo en la artikoloj MacapáCuiabá. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 18:27, 27 Jan. 2016 (UTC)
✔ Farite Mi ŝanĝis la tekston "Distanco al la Ĉefurbo" al "Distanco al la subŝtata ĉefurbo" kaj aldonis iom da kodo, kiu eĉ malaperigas la tabelan linion, se la donita valoro estas 0. Tiam tutcerte temas ja pri la subŝtata ĉefurbo mem kaj la distanco estas sufiĉe sensenca. Kaj mi kaŝis la kodon por "klimato_mallong", ĉar tute forestas klarigo pri tio en la dokumentado.
Nun eĉ la "foto" povas esti transprenata el la koncerna vikidatuma ero (P18). Krome eĉ funkcias pli ol unu bildo tie. Mi transprenis la trukon el {{informkesto urbo}}. --Tlustulimu (diskuto) 20:27, 27 Jan. 2016 (UTC)
Pri la ligilo ĉe "subŝtato" estas iom malgajige, ke tre multaj paĝoj nun en la informkesta parametro ne metas internajn ligilojn, tiel ke post forpreno de la aŭtomata interna ligilo forfalos la ligo al la subŝtata artikolo, kaj aliaj tre multaj paĝoj nun en la informkesta parametro metas ligilon, tiel ke nun estas fuŝaj ligoj [[[[ ]]]], kaj post forpreno de la aŭtomata interna ligilo estos bone. Sed tamen vi pravas pri la propono forpreni la aŭtomatajn ligilojn: Vidu ekzemple la paĝon Florianópolis. Nun estas [[Sankta Katarino]] ([[[[Sankta Katarino (Brazilo)|Sankta Katarino]]]]), sed se lasi la aŭtomatan ligilon per la informkesto, necesas ĉiam meti kodon kiel "Sankta Katarino (Brazilo)|Sankta Katarino", kaj tion sendube iuj komencantaj uzantoj ne komprenos, fuŝos kaj la informkesta aspekto estos difektita. Sume estas kvar subŝtatoj kiuj en siaj artikolaj titoloj havas aldonaĵojn inter krampoj - do estos amasa problemo. Sekve: for la aŭtomatajn ligilojn ĉe parametro "subŝtato". ThomasPusch (diskuto) 20:42, 27 Jan. 2016 (UTC)
✔ Farite Mi mem forprenis la informkeste aŭtomate metitajn internajn ligilojn de la parametroj subŝtato, mezoregiono kaj mikroregiono (de metropola regiono, urbestro kaj partio ili jam estis forprenitaj, kaj klarigis en la dokumentado pri tio. Krome mi forigis tri pliajn misajn majusklojn meze de vorto. ThomasPusch (diskuto) 09:55, 28 Jan. 2016 (UTC)
@Tlustulimu: Krome mi diferencigus la enprenon de informoj el vikidatumoj: Se tie estas bildo, flago kaj blazono, ili senprobleme aperu en la informkesto, bonas kiel estas ekde hieraŭ. Mi tamen volas bremsi la aŭtomatan aperigon de ligilo, se estas vikidatuma ero pri "ligilo_flago" (P163) kaj "ligilo_blazono" (P237). En multaj kazoj estas artikoletoj pri la urbaj flago kaj blazono en la portugala kaj en neniu plia vikipedia lingvo, nek en Esperanto aŭ en iu ajn alia lingvo. Pro la esto de tiaj artikoloj portugalaj, principe estu ankaŭ vikidatumaj eroj, do en ĉiuj tiuj kazoj aperos ruĝliteraj vortoj "flago..." aŭ "blazono de URBONOMO", kun ligilo al la koncerna vikidatuma ero, iu kodo kiel "Q123456789". Tio ne helpas, krom se oni volas nervi ĉiujn premi al kreo de propraj artikoloj pri la blazonoj kaj flagoj de ĉiuj brazilaj urboj. Tial mi malŝaltus la aŭtomatan transprenon de proprexoj (P163) kaj (P237). Ĉu vi konsentas? ThomasPusch (diskuto) 10:03, 28 Jan. 2016 (UTC)
La funkcio claim en la Lua-modulo {{Wikidata}}, kiu aranĝas la Vikidatumajn erojn de ligilo_blazono kaj/aŭ ligilo_flago estas tiel aranĝita, ke ĝi nur aperigas ligilon, se la esperantlingva priskribo de la koncerna artikolo jam tie ekzistas aŭ rilata artikolo jam estis kreita kaj ĝuste ligita. Ĉar la plej multaj uzantoj kutime eĉ ne kreas tiean priskribon, sen kreo de artikolo, mi dubas, ke ni devus forpreni la trajton el la ŝablono. --Tlustulimu (diskuto) 16:33, 28 Jan. 2016 (UTC)
Mi iom dubas, ĉar se glate tiel funkcius, mi ne devintus vidi iun ruĝan ligilon "Q123456789". Tamen mi nun ne havas la tempon serĉi ekzemplon. Lasu al mi iom da tempo: kiam mi vidas paĝon en kiu la funkcio strangas, mi notos la titolon kaj tiam eblos vidi kio okazas tie... ThomasPusch (diskuto) 16:37, 28 Jan. 2016 (UTC)

Ĉu aldono por "foto" okazu laŭ "bildo" ĉe "Informkesto urbo"? redakti

Saluton. Mi hieraŭ aldonis novan Lua-modulon al {{informkesto urbo}}, tiel ke ekde hieraŭ ne nur la bildo estas transprenebla el la rilata Vikidatuma ero de la artikolo, sed eĉ ĝia priskribo. Temas pri bildo (P18) kaj priskribo de plurmediaĵo (P2096). Krome ekzistas rilata kategorio, por povi kontroli pli facile la artikolojn: Artikoloj kun bildaj priskriboj el Vikidatumoj. --Tlustulimu (diskuto) 09:13, 6 Feb. 2016 (UTC)

foto-bildo kaj larĝeco redakti

La informkesto havas parametron nomata foto. Ĉu vi povas aldoni parametron foto-larĝeco? Same kiel en informkesto urbo pri la parametro bildo. Dankon. Sj1mor (diskuto) 06:04, 21 aŭg. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Informkesto brazila urbo".