Ŝablono-Diskuto:Projektoj

(Alidirektita el Ŝablono-Diskuto:Projektoj/dokumentado)
Latest comment: antaŭ 3 jaroj by Radioamatoro in topic Migro al vikicitaro

Ĉu oni povas forigi la parametron commonscat = ĉar oni povas uzi la parametron commons = Category:KategorioNomo? --→ Airon 12:03, 24. Jul 2009 (UTC)

La parametro commons destinitas por ligiloj al galerioj(angle), dum commonscat al kategorioj. --AVRS 14:26, 10. Aŭg 2009 (UTC)
Mi ankaŭ estas kontraŭ la forigo de la aparta parametro commonscat, ĉar sen ĝi ne plu eblus samtempe ligi al galerio kaj kategorio en la komunejo. Kore --Tlustulimu 20:09, 1. Apr 2010 (UTC)

-<span>? redakti

Saluton. Ĉu estis bona ideo elĵeti <span> el la ŝablona kodo? Mi pensas, ke ne, ĉar nun en Azio la javaskripte kreitaj maldekstraj menueroj estas iom strangaj nun. Amike --Tlustulimu 15:12, 21. Jun 2010 (UTC)

Mi eraretis, forgesinte, ke certa javaskripta kodo ĝis antaŭ kelkaj sekundoj ne nur troviĝis en MediaWiki:Monobook.js, sed ankaŭ en Vikipediisto:Tlustulimu/monobook.js. Do jam estas korektita. Tamen mi havus demandon: por kio enestis <span> en la ŝablono? Amike --Tlustulimu 15:27, 21. Jun 2010 (UTC)
Mi ne scias, kial enestis <span>-markon. Mi nur scias, ke malplena span estas malutila, ĉar ĝi faras nenion, male de div, kiu kreis etan keston. --→ Airon 15:41, 21. Jun 2010 (UTC)
<span> nur nenion faras, se en ligita CSS-paĝo ne estas iuj formatoj. Alikaze ĝi ebligas formatigi tekston. Sed tio nur havas sencon, se la ĉirkaŭanta elemento havas klason aŭ ID. Amike --Tlustulimu 16:59, 21. Jun 2010 (UTC)
Certe, se estas persona CSS por span-marko. Sed... --→ Airon 18:35, 21. Jun 2010 (UTC)

la markiloj 'span' en {{projektoj}} ja utilas por enmeto en la flankan strion ĉar la skriptaĵo serĉas la entenon de ili por uzi ilin kiel ligtitolo. Arno Lagrange @ 13:41, 22. Jun 2010 (UTC) vidu en MediaWiki:Common.js

function aliajProjektoj()
list.text = list.link.getElementsByTagName('span')[0];
Ĝi ne funkcias en Vector-etoso. --→ Airon 16:46, 22. Jun 2010 (UTC)
Saluton, Airon. Mi ĵus komparis la ĝavaskriptan kodon en MediaWiki:Common.js kun tiu el la franca vikipedio. Mi trovis nur malgrandajn diferencojn inter la ĉi tiea funkcio "aliajProjektoj" kaj la tiea "autresProjets". Unu estis ĉe Portlet_ClassName por la Vector-etoso. Do mi simple aldonis tion, kio nur estis en la franca. Kaj subite denove funkcias la aldono de la menuero. Espereble tio ankaŭ okazas ĉe aliaj uzantoj, ne nur ĉe mi. Amike --Tlustulimu 14:10, 24 Jul. 2011 (UTC)
Saltuon, Airon. Mi hodiaŭ aldonis du mankintajn funkciojn al MediaWiki:Common.js, tiel ke la funkcio "aliajProjektoj" nun devus funkcii por ĉiu. Bonvolu legi ankaŭ en la tiea diskuto. Ĉe mi la skripto jam funkciis antaŭe, ĉar mi havas la bezonatajn funkciojn en mia subpaĝo Uzanto:Tlustulimu/vector.js. Amike --Tlustulimu 19:40, 31 Aŭg. 2011 (UTC)

wikinewscat redakti

Al la adreso ĉe "wikinewscat" mankas "Category:" antaŭ la "Wn/eo". --AVRS 20:29, 7. Jul 2010 (UTC)

  Farite Mi korektis Arno Lagrange @ 13:31, 8. Jul 2010 (UTC)
Dankon! --AVRS 14:29, 8. Jul 2010 (UTC)

Unuecigi usklecon redakti

Bonvolu administranto unuecigi la usklecon en la priskriboj de la unuopaj projektoj. Ekzemple ĉe IJK 2009 sube nun aperas ĉe Wikimedia Commons "multmediaj datumoj", sed tuj sub ĝi ĉe Wikisource aperas "Universala biblioteko". La malsama uskleco de la unua litero ĝenas estetike. Marek "Blahma" BLAHUŠ 23:40, 28. Aŭg 2010 (UTC)

  Farite (Multrimedaj datumoj) Arno Lagrange @ 17:39, 29. Aŭg 2010 (UTC)

Vikinovaĵoj nun troviĝas ĉe http://eo.wikinews.org redakti

Saluton! Vikinovaĵoj en Esperanto nun troviĝas ĉe http://eo.wikinews.org, kaj en ligiloj al ĝi eblas uzi simple "n:". Bonvolu ĝisdatigi la ŝablonon. Dankon. --AVRS 09:01, 14. Nov 2010 (UTC)

  Farite. CasteloBrancodiskuto 18:22, 1. Dec 2010 (UTC)

La germana vikipedio germanigis la ŝablonan nomon redakti

Ŝajnas, ke la germana vikipedio germanigis la nomon de la responda ŝablono, kiu nun nomiĝas: Schwesterprojekte. Tiu ĉi ŝablono tamen referencas al "Sisterlinks", kvankam la vikipedia serĉilo insistas, ke tiun vorton ĝi neniam aŭdis. Eble iu volas ŝanĝi tiun ligilon. Mi ne scias, kie. -- Aisano 21:16, 17 Sep. 2011 (UTC)

Saluton, Aisano. Mi ĵus ŝanĝis la intervikian ligilon al la ĝermana ŝablono. Ĝi troviĝas je la fino de la dokumentado, sed videblas nur dum redaktado. Amike --Tlustulimu 16:31, 19 Sep. 2011 (UTC)

Mankas du novaj projektoj redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke ankoraŭ mankas ligiloj al "Wikidata" kaj "Wikivoyage". Kiu emas aldoni ilin? --Tlustulimu (diskuto) 14:08, 8 Jan. 2013 (UTC)

Bv. vidi Projekto:Ŝablonoj/Petoj#Estonteco_de_.C5.9Cablono:Projekto. Ĉar Ŝablono:Projekto estas parenca ŝablono al tiu ĉi, indas ilin pridiskuti samtempe. --KuboF (diskuto) 19:55, 8 Jul. 2013 (UTC)

krom ReVo, estus bone havi ankaŭ ligilojn al artikoloj en vortaro.net. Ĉu eblas tion aldoni? --Lohengrin (diskuto) 13:28, 2 Aŭg. 2014 (UTC)

Esperantaj parametroj redakti

La listo

| commons=   <! -- Komunejo -->
| commonscat=           <! -- Komuneja kategorio -->
| b=       wikibooks=   <! -- Vikilibroj -->
| d=       wikidata=    <! -- Vikidatumoj --> 
| i=       iwiki=       <! -- Vikipedio alilingve -->
| m=       meta=        <! -- Meta-Vikio -->
| n=       wikinews=    <! -- Vikinovaĵoj -->
| q=       wikiquote=   <! -- Vikicitaro -->
| s=       wikisource=  <! -- Vikifontaro -->
| species= wikispecies= <! -- Vikispecioj -->
| v=       wikivojage   <! -- Vikivojaĝoj -->
| w=       wikipedia=   <! -- Vikipedio -->
| wikt=    wiktionary=  <! -- Vikivortaro -->

en la ŝablona dokumentado bone vidigas ke en la esperantlingva vikipedio la koncernaj parametroj principe havas esperantlingvajn nomojn, ne anglalingvajn (ankaŭ ne hispanajn, rusajn aŭ ĉinajn...). Tial bonus antaŭvidi uzon de la esperantlingvaj nomoj, kaj nur alternative permesi ankaŭ la anglalingvajn vortojn por homoj kiuj volas simple kopii ion el la anglalingva vikipedio sen traduki la parametrojn... Eleganta trajto de la ŝablono "projektoj" ĝuste estas eviti iom da angla teksto en la redaktokodo de esperantlingva artikolo, se en vikidatumoj estas indiko pri komunejaj galerio aŭ/kaj kategorio, kaj sufiĉas indiko de la vorto {{projektoj}} por vidigi ambaŭ. Sed se ekzemple estas paĝo samtema en Vikifontaro, ĝis nun ankoraŭ ne eblas tajpo de "projektoj|vikifontaro", sed devas esti "projektoj|wikisource", kvankam teknike bone eblas esperantlingvaj parametroj. ThomasPusch (diskuto) 15:07, 26 jul. 2016 (UTC)Reply

  Farite. Vi tute pravas. CasteloBrancodiskuto 15:05, 31 dec. 2016 (UTC)Reply

Mankas vikiversitaton (vikiklerigejo) redakti

Saluton, ŝajnas ke mankas la eblon ligi al vikiversito (alinomita vikiklerigejo). Ĉu oni povas aldoni tion? --Psychoslave (diskuto) 12:16, 14 okt. 2016 (UTC)Reply

Ajna opinio pri tio, ThomasPuschCastelobranco ? --Psychoslave (diskuto) 08:48, 5 jan. 2017 (UTC)Reply
Jes, vi pravas. Kvankam la e-lingva vikiklerigejo estas en tre komenca stato, ĝi klare menciiĝu en la ŝablono projektoj, je kodo "v" (kiel indikas aliaj lingvoversioj de la sama ŝablono, vikivojaĝo iĝu "voy")! Se neniu alia volus aranĝi la ŝablonon, mi povus fari tion, kvankam ne tuj. Ĉiukaze mi, kiel petite, unue vortumas mian opinion... ThomasPusch (diskuto) 10:59, 5 jan. 2017 (UTC)Reply

Ŝranka aspekto redakti

Ĉu ne eblus ŝanĝi nunan aspekton de "ŝranko" en formon de linioj skribitaj unu sub la alia? Ili estus vicigitaj en sekcio Eksteraj ligiloj. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:56, 26 sep. 2019 (UTC)Reply

Migro al vikicitaro redakti

Ĉu iu povas migri tion al vikicitaro? Tiu estas tro baza kaj ne aŭtomate aldonas vikiprojektojn 😢 --  Radioamatoro (diskuto) 07:20, 6 mar. 2021 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Projektoj".