Ŝlosilingo
Ŝlosilingo, estas akcesoraĵo kiu utilas teni plurajn ŝlosilojn kune aŭ nur unu, por esti pli facile troveblaj, aŭ por aldoni etikedon.
PriskriboRedakti
La plej simpla ŝlosilingo estas senfina ringo. La ŝlosilingo konsistas en senfina ringo kaj hoko kun fermilo, sur kiu estas fiksita objekto (por reklami, kiel memoraĵo, ktp.). La objekto povas esti etikedo kun informoj pri la ŝlosilo.
KolektadoRedakti
Estis multe da kolektantoj de ŝlosilingoj dum la periodo 1960-1970, ĉar oni multe uzis tion por reklamado, do oni trovis multegajn.
UzadoRedakti
La plej uzataj objektoj fiksitaj sur ŝlosilingoj estas :
- Magneto
- Kompaso
- Flamigilo
- Poŝtranĉilo
- Kreditkarto
- Membrokarto
- USB-poŝmemorilo
- Ungotondilo
- Botelmalfermilo
- Ĵetono (de aĉetĉareto)
- Elektronikaj ludoj
- Poŝlampo
- Markemblemo, slogano
- Horoloĝo/ Kronometro
- Karabenhoko
- Ornemantaĵoj
- Iloj
- Bonŝancaĵo
- Lasera celigilo
- Fajfilo
- Religiaj simboloj
- Senŝlosila teleregilo por veturilo