Transkarpata provinco en Ukrainio
Kornuso, pri kio oni nomumis la vilaĝon Som

Bazaj informoj redakti

Ŝom, ukraine Шом, hungare Beregsom estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Berehove. La vilaĝnomo ruse ĝis 1995 estis Деренковець (djerenkovec), la hungara nomo ĝis 904 estis la simpla Som. Tio signifas hungare: kornuso.

Situo redakti

Ŝom situas sur ebenaĵo, Berehove troviĝas 18 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1272 en formo Sumy. En la 17-a jarcento ofte estis tie departementaj kunsidoj. En 1910 loĝis en Beregsom 1082 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 apartenis al Hungario, al Bereg, al distrikto de Mezőkaszony, poste al Ĉeĥoslovakio. Beregsom rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 1945 la komunumo apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Nun loĝas en Som 1150 da homoj, (1130 hungaroj).

Vidindaĵoj redakti