Ĝermolisto de hidraŭliko

listartikolo en Vikimedio

En tiu ĉi artikolo estas ĝermoj pri hidraŭliko. Movu unufrazajn artikolojn pri hidraŭliko en tiun ĉi paĝon, metante alidirektilon. Se vi volos igi iun ĝermon en apartan artikolon, faru tion per aldono de minimumaj informoj.

Akceleblo

redakti

Akceleblo estas inversa valoro de kontraŭakcela rezisto.

Aksa piŝta hidraŭlika motoro

redakti

Aksa piŝta hidraŭlika motoro estas rotacia hidraŭlika motoro, kies piŝtoj estas paralelaj aŭ klinitaj al la rotaci-akso je angulo malpli granda ol 45°.

Eblas la sekva diferencigo:

  • Ĉe aksa piŝta hidraŭlika motoro kun klinita bloko la piŝto-paŝoj determiniĝas per kliniĝo de akso de cilindro-bloko al la akso de movdona ŝafto.
  • Ĉe aksa piŝta hidraŭlika motoro kun oblikva disko la piŝto-aŝoj determiniĝas per kliniĝo de disko al la akso de cilindro-bloko.

Akumulilo de likvo

redakti

Akumulilo de likvo estas hidraŭlika elemento, destinita por akumulado de likvo.

Alterna fluo

redakti

Alterna fluo estas fluo, kies direkto cikle ŝanĝiĝas.

Apartigilo

redakti

Apartigilo en senco de hidraŭliko estas purigilo de likvo, en kiu malpuraĵoj estas forigataj per efiko de eksteraj fortoj.

Aŭtomata likvo-distribuo

redakti

Aŭtomata likvo-distribuo estas distribuo de likvo, ĉe kiu la kunigado de laborspaco de hidraŭlikostatika konvertilo kun la premspaco, eventuale kun la forflua spaco, dependas de grandeco de premo en la laborspaco.

Brems-valvo

redakti

Brems-valvo estas regata stringvalvo destinita por reguligo de flu-kvanto forfluanta el la hidraŭlika cilindro por bremsi la movon de ties piŝto.

Ĉefa kondukilo

redakti

Ĉefa kondukilo estas kondukilo, tra kiu likvo fluas el pumpiloakumulilo al hidraŭlika motoro.

Dentrada hidraŭlika motoro

redakti

Dentrada hidraŭlika motoro estas hidraŭlika motoro, kies geometrian volumenon prezentas la spaco inter dentoj de reciproke endentiĝantaj dentradoj kaj la korpo, en kiun la dentradoj estas enmetitaj.

Dinamika rezisto

redakti

Dinamika rezisto estas rezisto kontraŭ transigo de premenergio dum samtempa ŝanĝo de flu-kvanto, enhavanta kombinojn de rezistoj kontraŭmova, kontraŭakcela kaj kontraŭdeforma.

Elira kondukilo

redakti

Elira kondukiloelflua kondukilo estas kondukilo, tra kiu fluas likvo el cirkvitero.

Enira kondukilo

redakti

Enira kondukilo, Alflua kondukilo estas kondukilo, tra kiu fluas likvo en cirkviteron.

Enmeta hidraŭlika regelemento

redakti

Enmeta hidraŭlika regelemento estas hidraŭlika regelemento konstruita por enmeti ĝin en valvoblokon, en kiu por ĉiu tiuspeca hidraŭlika elemento estas pretaj laŭnormaj boraĵoj. Laŭ cirkvito-skemo ili estas konektitaj per kanaloj.

Filtrilo

redakti

Filtrilo estas cirkvitero, per kiu oni malgrandigas enhavon de malpuraĵoj en substanco.

Flu-dividilo

redakti

Flu-dividilo estas regelemento dividanta flu-kvanton en du aŭ plurajn branĉojn preskaŭ sendepende de la premdiferenco.

Flu-karakterizaĵo

redakti

Flu-karakterizaĵo estas evoluo de dependeco de fluo je premdiferenco.

Flu-kvanto

redakti

Flu-kvanto estas kvociento de la volumeno de trafluinta likvo por koncerna tempo.

Flu-rendimento

redakti

Flu-rendimento estas transigo de flu-kvanto en konstantigita stato.

Gasa hidraŭlika akumulilo

redakti

Gasa hidraŭlika akumulilo estas hidraŭlika akumulilo, en kiu energio estas akumulita en la premita gaso.

Geometria volumeno

redakti

Geometria volumeno estas volumeno de laborspaco de hidraŭlikostatika konvertilo, konforma al unu piŝto-paŝo aŭ rivoluo.

Gravita apartigilo

redakti

Gravita apartigilo estas apartiga purigilo, en kiu malpuraĵoj sedimentas per efikado de gravito.

Ĝenerala rendimento

redakti

Ĝenerala rendimento estas entuta transigo de povumo en konstantigita stato.

Helpa kondukilo

redakti

Helpa kondukilo estas kondukilo servanta por konekti cirkviterojn al la ĉefa kondukilo.

Hidraŭlika akumulilo

redakti

Hidraŭlika akumulilo estas akumulilo de likvo, en kiu la likvo estas sub pli granda ol atmosfera premo, servanta plej ofte por akumulado de la premenergio. Subformo estas membrana hidraŭlika akumulilo, do hidraŭlika akumulilo, en kiu la premo estas transmisiata sur la likvon pere de membrano.

Hidraŭlika cilindro

redakti

Hidraŭlika cilindro (rektlinia hidraŭlika motoro) estas hidraŭlika motoro, kies elira membro moviĝas rektlinie tien kaj reen.

Eblas la sekva diferencigo:

  • Ambaŭflanka hidraŭlika cilindro estas hidraŭlika motoro, kies elira membro trairas ambaŭ cilindro-kovrilojn.
  • Duaga hidraŭlika cilindro estas hidraŭlika motoro, ĉe kiu la elira membro estas movata pere de alkondukata likvo ambaŭdirekte.
  • Hidraŭlika cilindro kun fiksebla piŝto-pozicio estas hidraŭlika motoro, kies eliran membron estas eble fiksi en ĝia pozicio.
  • Hidraŭlika cilindro kun unuflanka (ambaŭflanka) amortizado estas hidraŭlika motoro, ĉe kiu movo de elira membro estas en unu aŭ ambaŭ limpozicioj malrapidigata per enkonstruita amortizilo.
  • Hidraŭlika cilindro kun ŝanĝebla limpozicio estas hidraŭlika motoro, ĉe kiu estas eble ŝanĝi la limpozicion de elira membro.
  • Tandema hidraŭlika cilindro - hidraŭlika motoro konsistanta el du aŭ pluraj hidraŭlikaj cilindroj firme kunigitaj vice kaj samakse unu post la alia.
  • Teleskopa hidraŭlika cilindro - hidraŭlika motoro, kies elira membro estas kunmetita el kelkaj membroj aranĝitaj samakse.
  • Unuaga hidraŭlika cilindro estas hidraŭlika motoro, ĉe kiu la elira membro estas movata pere de alkondukata likvo nur en unu direkto.
  • Unuflanka hidraŭlika cilindro estas hidraŭlika cilindro, kies elira membro trairas nur unu cilindro-kovrilon.

Hidraŭlika cirkvito

redakti

Hidraŭlika cirkvito estas grupigo de hidraŭlikaj kaj eventuale ankaŭ de aliaj komponentoj, servanta por plenumado de postulataj funkcioj.

Subformoj estas

  • fermita hidraŭlika cirkvito, en kiu la ĉefa kvanto de likvo transdoninte la energion revenas en eniran kanalon de pumpilo.
  • helpa hidraŭlika cirkvito destinita por plenumi helpajn taskojn (ekz. malvarmigadon, purigadon de likvo, ktp.), kaj
  • regata hidraŭlika cirkvito, cirkvito, en kiu estas regebla la premo, la flu-kvanto, aŭ ambaŭ tiuj ĉi parametroj.

Hidraŭlika elemento

redakti

Hidraŭlika elementocirkvitero estas baza parto de hidraŭlika cirkvito plenumanta certan taskon dum la transformado kaj transigado de premenergio.

Hidraŭlika ekipaĵo

redakti

Hidraŭlika ekipaĵo estas kelkaj hidraŭlikaj elementoj grupigitaj en memstara kompleto kaj plenumantaj kombinitajn funkciojn.

Hidraŭlika logika elemento

redakti

Hidraŭlika logika elemento estas hidraŭlika elemento servanta por realigi elementan logikan funkcion en la reganta hidraŭlika cirkvito (logika reto).

Eblas la sekva diferencigo:

  • Hidraŭlika logika elemento fluida estas hidraŭlika elemento, en kiu estas neniaj moveblaj solidaj konsistaĵoj kaj en kiu estas por realigo de logika funkcio uzata deklinado de la ĉefa likvo-fluo pere de laŭbezone konektataj regantaj flu-radioj en konvene aranĝita kanal-sistemo.
  • Hidraŭlika logika elemento mekanika estas hidraŭlika elemento, en kiu estas uzitaj moveblaj solidaj partoj kiel aktivaj membroj.

Hidraŭlika movilo

redakti

Hidraŭlika movilo estas parto de hidraŭlika mekanismo destinita por movdonado al mekanismoj kaj maŝinoj.

Hidraŭlika motoro

redakti

Hidraŭlika motorohidraulika-statika motoro (fare de Jan Rybář en 1982 neologisme nomita "hidraŭmotoro") estas motoro funkcianta laŭ principoj de hidraŭliko. Temas pri hidraŭlika-statika konvertilo por transmisii energion de likvo-kolono al solidaj partoj. Ekzemploj estas:

Hidraŭlika regelemento kun subplato

redakti

Hidraŭlika regelemento kun subplato estas hidraŭlika regelemento, kies ĉiuj kanaloj eliras el unu ebena faco, per kiu ĝi estas muntita sur subplaton, kies aperturoj kongruas kun la elirejoj de la kanaloj. Al la subplato estas konektitaj ĉiuj necesaj tubkondukiloj.

Hidraŭlika regelemento por bateria muntado

redakti

Hidraŭlika regelemento por bateria muntado estas hidraŭlika regelemento por bateria muntado.

Hidraŭlika servovalvo

redakti

Hidraŭlika servovalvo estas plurŝtupa hidraŭlika amplifilo.

Hidraŭlika sistemo

redakti

Hidraŭlika sistemo estas grupigo de hidraŭlikaj cirkvitoj.

Hidraŭlike regata hidraŭlikostatika konvertilo

redakti

Hidraŭlike regata hidraŭlikostatika konvertilo estas regebla hidraŭlikostatika konvertilo, kies geometria volumeno estas ŝanĝebla pere de likvo-efikado.

Hidraŭlikostatika movilo

redakti

Hidraŭlikostatika movilo estas hidraŭlika movilo utiliganta plejparte premenergion de likvo.

Hidraŭlika-statika transmisiilo

redakti

Hidraŭlika-statika transmisiilo estas hidraŭlika mekanismo servanta por atingi postulatan movo-frekvencon.

Subformoj estas

  • hidraŭlika-statika variigilo, do transmisiilo, ĉe kiu estas pumpilo kaj hidraŭlika motoro, eventuale eĉ pluaj hidraŭlikaj elementoj, aranĝitaj en unu korpon, aŭ kies korpoj estas firme kunigitaj, kaj
  • Hidraŭlikostatika transmisiilo kun povum-disbranĉigo, do transmisiilo, en kiu estas unu parto de energio transigata pere de likvo, kaj la alia mekanike inter la firmaj partoj de hidraŭlikostatikaj konvertiloj.

Hidro-

redakti

Hidro- estas scienca prefikso signifanta "hidrogeno en kombinaĵo". La vortero do estas parto de kemiaj terminoj kaj ne miskiĝu kun terminoj pri hidraŭliko.

Individua subplato

redakti

Individua subplato estas subplato destinita por uzo ĉe individue instalota hidraŭlika elemento.

Interna permeablo

redakti

Interna permeablo estas inversa valoro de interna rezisto.

Juntado

redakti

Juntado estas kunigado de du pecoj tiel, ke ili formu unu funkcikapablan tuton.

Juntenzo

redakti

Juntenzo estas hermetiga materialo junt-age aktiva, ekz. kaŭĉuko, asbesto, fibraĵo k.a. (en hidraŭliko)

Kombine regata hidraŭlikostatika konvertilo

redakti

Kombine regata hidraŭlikostatika konvertilo estas regebla hidraŭlikostatika konvertilo, kies geometria volumeno estas ŝanĝebla per du aŭ pli da metodoj, ekz. elektre-hidraŭle k.s.

Kondukilo

redakti

Kondukilo estas elemento, servanta por kondukado de fluanta likvo aŭ gaso.

Konstanta hidraŭlikostatika transmisio

redakti

Konstanta hidraŭlikostatika transmisio estas transmisio kun konstanta transmisia rilatumo.

Konstantigita fluo

redakti

Konstantigita fluo estas fluo en konstantigita stato. (Vidu ankaŭ en nekonstantigita fluo.)

Kontinue regata hidraŭlika cirkvito

redakti

Kontinue regata hidraŭlika cirkvito estas cirkvito regata per kontinua signalo.

Kontraŭakcela rezisto

redakti

Kontraŭakcela rezisto estas propreco de hidraŭlika elemento ŝanĝi premenergion je energio kineta kaj male.

Kontraŭdeforma rezisto

redakti

Kontraŭdeforma rezisto estas propreco de hidraŭlika elemento ŝanĝi premenergion je deforma energio.

Kontraŭmova rezisto

redakti

Kontraŭmova rezisto estas propreco de hidraŭlika elemento ŝanĝi premenergion je varmenergio.

Kranvalvo

redakti

Kranvalvo (krano) estas valvo, kies aktiva membro estas konuso aŭ cilindro aŭ globo, kun traflua aperturo. La aktiva membro baras la trafluon per sia turniĝo je angulo 90°.

Kresta valoro

redakti

Kresta valoro estas la plej granda valoro de la grando aperanta dumlabore; ĝia efiko estas tempe limigita.

Labora hidraŭlika cirkvito

redakti

Labora hidraŭlika cirkvito estas cirkvito destinita por transdonadi premenergion de likvo pere de hidraŭmotoro al maŝino aŭ ekipaĵo.

Laborspaco

redakti

Laborspaco estas limigita spaco en hidraŭlika elemento, en kiu okazas la transformado de energio.

Laborŝovo

redakti

Laborŝovo estas ŝovo realiganta teknologian operacion.

Lamenara filtrilo

redakti

Lamenara filtrilo estas traflua filtrilo, en kiu malpuraĵoj estas kaptataj dum trafluo tra mallarĝaj interspacoj en la filtra korpo, konsistanta el maldikaj lamenoj.

Likpermeablo

redakti

Likpermeablo estas inversa valoro de kontraŭlika rezisto.

Likimuna elemento

redakti

Likimuna elemento estas elemento servanta por likimunigo de juntoj pere de sia elasteco aŭ deformeblo. Oni distingas elementojn por likimunigo de moveblaj juntoj (manumoj, likimunigaj ŝaftringoj) kaj de nemoveblaj juntoj (juntringoj kaj diversformaj juntplatoj el juntenzoj).

Linearigita permeablo

redakti

Linearigita permeablo estas inversa valoro de linearigita rezisto.

Linearigita rezisto

redakti

Linearigita rezisto estas rezisto rilatigita al certa punkto de flu-karakteriza kurbo, konforma al tangento de la devia angulo de la tanĝanto tuŝanta la kurbon en la koncerna punkto.

Maksimuma valoro

redakti

Maksimuma valoro estas la plej granda permesita valoro de la grando.

Malfermita hidraŭlika cirkvito

redakti

Malfermita hidraŭlika cirkvito estas cirkvito, en kiu la ĉefa kvanto de likvo transdoninte la energion revenas en rezervujon.

Mekanika-hidraŭlika servovalvo

redakti

Mekanika-hidraŭlika servovalvo estas servovalvo, kies enira signalo estas mekanika devio.

Mekanike regata direkta valvo

redakti

Mekanike regata direkta valvo estas direkta valvo regata mekanike, ekzemple per kamo.

Movo-frekvenco

redakti

Movo-frekvenco estas rilatumo de flu-kvanto kaj geometria volumeno (vidu geometria volumeno).

Nekonstantigita fluo

redakti

Nekonstantigita fluo estas fluo en transira stato. (Vidu ankaŭ en konstantigita fluo.)

Nekontinue regata hidraŭlika cirkvito

redakti

Nekontinue regata hidraŭlika cirkvito estas cirkvito regata per interrompata aŭ cifera signalo.

Neregata hidraŭlika cirkvito

redakti

Neregata hidraŭlika cirkvito estas cirkvito, en kiu nek la premo, nek la flu-kvanto estas regebla.

Nombro de ŝovrapidumoj

redakti

Nombro de ŝovrapidumoj estas nombro de elekteblaj ŝovrapidoj.

Padela duonturna hidraŭlika motoro

redakti

Padela duonturna hidraŭlika motoro estas hidraŭlika motoro, kies elira membro povas rotacie moviĝi en amplekso malpli granda ol 180°.

Paŝmova hidraŭlika motoro

redakti

Paŝmova hidraŭlika motoro estas hidraŭlika motoro, kies elira membro moviĝas intermite rektlinie aŭ rotacie.

Pezaĵa hidraŭakumulilo

redakti

Pezaĵa hidraŭakumulilo estas hidraŭlika akumulilo, en kiu energio estas akumulita en formo de potenciala energio de pezaĵo.

Pilotata direkta valvo

redakti

Pilotata direkta valvo estas direkta valvo hidraŭle regata, kunigita kun elektre regata pilotvalvo.

Piŝta hidraŭlika akumulilo

redakti

Piŝta hidraŭlika akumulilo estas hidraŭlika akumulilo, en kiu la premo estas transmisiata sur la likvon pere de piŝto.

Piŝta hidraŭlika motoro

redakti

Piŝta hidraŭlika motoro estas rotacia hidraŭlika motoro, kies geometria volumeno estas formata per relativa moviĝo de piŝtoj en cilindroj.

Pluraga hidraŭlika motoro

redakti

Pluraga hidraŭlika motoro estas piŝta hidraŭlika motoro, kies piŝtoj dum unu rivoluo faras pli ol unu duoblan piŝtopaŝon.

Pneŭmata-hidraŭlika servovalvo

redakti

Pneŭmata-hidraŭlika servovalvo estas servovalvo, kies enira signalo estas premo aŭ premdiferenco de gaso.

Pora filtrilo

redakti

Pora filtrilo estas traflua purigilo, en kiu malpuraĵoj estas kaptataj dum trafluo tra pora materialo, ekz. tra enmetaĵo el kunbakita metalpulvoro k.s.

Premdiferenco

redakti

Premdiferenco estas diferenco de premoj en la fludirekto inter du lokoj de la sama kondukilo aŭ hidraŭlika elemento.

Premenergio de likvo

redakti

Premenergio de likvo estas ekvivalento de laboro, kies valoron oni determinas per la produto de flu-kvanto kaj premo de likvo.

Prem-karakterizaĵo

redakti

Prem-karakterizaĵo estas evoluo de dependeco de premo je flu-kvanto.

Prem-rendimento

redakti

Prem-rendimento estas transigo de premo en konstantigita stato.

Pulsanta fluo

redakti

Pulsanta fluo estas fluo, kies grandeco cikle ŝanĝiĝas.

Radiala piŝta hidraŭlika motoro

redakti

Radiala piŝta hidraŭlika motoro estas hidraŭlika motoro, kies piŝtoj estas perpendiklaj aŭ klinitaj al la rotaci-akso je angulo pli granda ol 45°.

Rulpadela hidraŭlika motoro

redakti

Rulpadela hidraŭlika motoro estas rotacia hidraŭlika motoro, kies geometria volumeno estas formata per statoro, rotoro kaj rotaciaj padeloj devige movataj.

Rapidkupla fitingo

redakti

Rapidkupla fitingo estas elemento ebliganta rapidan kuplon kaj malkuplon de du partoj de kondukilo (hoso), sen uzo de helpiloj aŭ ilaro. En malkuplita stato ĝi malebligas elfluon de likvo aŭ gaso el la kondukilo.

Rega hidraŭcirkvito

redakti

Rega hidraŭcirkvito estas cirkvito destinita por transdonadi premenergion al regado.

Rega kondukilo

redakti

Rega kondukilo estas kondukilo servanta por transigi informojn.

Reta filtrilo

redakti

Reta filtrilo estas traflua filtrilo, en kiu malpuraĵoj estas kaptataj sur reta (teksaĵa) vando.

Regata likvo-distribuo

redakti

Regata likvo-distribuo estas distribuo de likvo, ĉe kiu la kunigado de laborspaco de hidraŭlikostatika konvertilo kun la premspaco, eventuale kun la forflua spaco, estas regata en firma ligo kun rotor-turniĝo.

Rezervujo

redakti

Rezervujo estas akumulilo de likvo, en kiu la likvo estas sub la atmosfera premo.

Risorta hidraŭakumulilo

redakti

Risorta hidraŭakumulilo estas hidraŭlika akumulilo, en kiu energio estas akumulita en deformita risorto.

Rotacia hidraŭlika motoro

redakti

Rotacia hidraŭlika motoro estas hidraŭlika motoro kun rotacie movata elira membro.

Rotacia prem-multiplikilo

redakti

Rotacia prem-multiplikilo estas prem-multiplikilo konsistanta el hidraŭlika motoro kaj pumpilo, kies ŝaftoj estas firme kuplitaj.

Saka hidraŭlika akumulilo

redakti

Saka hidraŭlika akumulilo estas hidraŭlika akumulilo, en kiu la premo estas transmisiata sur la likvon pere de sako el elasta hermeta materialo.

Senaga ŝovo

redakti

Senaga ŝovo estas ŝovo, dum kiu oni realigas helpan operacion.

Servomekanismo regata per variigo de geometria volumeno

redakti

Servomekanismo regata per variigo de geometria volumeno estas hidraŭlika servomekanismo, kies elira grando estas reguligata per ŝanĝo de geometria volumeno de pumpilo aŭ de hidraŭlika motoro, eventuale de ambaŭ konvertiloj.

Subplato

redakti

Subplato estas apartenaĵo de hidraŭlika regelemento, sur kies supran facon oni muntas regelementon, sur la malsupran, eventuale ankaŭ sur du flankajn, estas konektitaj koncernaj tubkondukiloj.

Ŝovo estas cikle ripetebla, formita relativa movo, destinita por fari parton de donita teknologia procedo.

Ŝovofrekvenco

redakti

Ŝovofrekvenco estas la nombro de ŝovoj okazintaj dum tempunuo.

Ŝovrapido

redakti

Ŝovrapido estas la distanco, kiun ŝovata objekto (maŝinparto, instrumento) trairas dum tempunuo.

Ŝraŭba hidraŭlika motoro

redakti

Ŝraŭba hidraŭlika motoro estas hidraŭlika motoro, kies geometria volumeno estas formata per spaco inter kaneloj de reciproke enreliĝantaj ŝraŭboj kaj korpo, en kiun la ŝraŭboj estas enmetitaj.

Ŝraŭbuma tubjuntilo kun juntila ŝraŭbingo

redakti

Ŝraŭbuma tubjuntilo kun juntila ŝraŭbingo estas tubjuntilo, kiu por alfikso de tubo uzas juntilan ŝraŭbingon.

Ŝraŭbumo

redakti

Ŝraŭbumo estas ŝraŭbkanelo kaj ŝraŭbrelo komune kiel tuto.

Vidu ankaŭ jenon: ŝraŭbaĵo

Teleregata valvo

redakti

Teleregata valvo estas pilotata premvalvo, kies unua ŝtupo estas teleregata.

Traflua filtrilo

redakti

Traflua filtrilo estas purigilo de likvo, en kiu malpuraĵoj estas kaptataj dum trafluo tra tralasiva (permeabla) vando.

Transigo de energio

redakti

Transigo de energio estas la rilatumo de valoroj de eliranta kaj eniranta energioj.

Transigo de movo-frekvenco

redakti

Transigo de movo-frekvenco estas rilatumo de elira kaj enira movo-frekvencoj.

Transigo de povumo

redakti

Transigo de povumo estas rilatumo de elira kaj enira povumoj, produto de transigoj de flu-kvanto kaj de premo.

Transigo de premo

redakti

Transigo de premo estas rilatumo de elira kaj enira premoj en hidraŭlika elemento, ekipaĵo aŭ sistemo.

Unudirekta fluo

redakti

Unudirekta fluo estas fluo, kies direkto en ŝanĝiĝas.

Variigebla hidraŭslikostatika transmisio

redakti

Variigebla hidraŭlikostatika transmisio estas transmisio, kies transmisia rilatumo estas ŝanĝebla.

Varmigilo

redakti

Varmigilo estas varmotransigilo destinita por alkondukado de varmo en likvon.

Volumena akcelo

redakti

Volumena akcelo estas ŝanĝo de flu-kvanto dum difinita kvanto de tempo.

Vidu ankaŭ

redakti