Ŝtono de la saĝuloj

legenda alkemia materio

Ŝtono de la saĝulojfilozofia ŝtono (ambaŭ estas zamenhofaj) en okcidenta kulturo estas mita objekto, kiu ŝanĝas nenoblajn metalojn en oron. Ĝi ankaŭ donus senmortecon al la posedanto. Ĝi estis unu el la ĉefaj celoj de la mezepoka alkemio.

Ŝtono de la saĝuloj
Michael Maier Atalanta Fugiens Emblem 21.jpeg
Informoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La koncepto kredeble devenas de la teorioj de la islama alkemiisto GeberAbu Musa Ĝabir Ibn Hajjan, kiu vivis en la 8-a jarcento. Li analizis ĉiun aristotelan elementon laŭ kvar bazaj ecoj: varmeco, malvarmeco, sekeco kaj malsekeco. Tiel, fajro estis kaj varmega kaj seka, tero malvarma kaj seka, akvo malvarma kaj malseka kaj aero varmega kaj malseka. Laŭ li ĉiu metalo konsistis el kombino de ĉiuj ĉi kvar principoj, du ene kaj du ekstere.

Surbaze de ĉi-tiu teorio, oni supozis ke la transformo de unu metalo en alian povus esti efektivigita per la rearanĝo de ĝiaj bazaj ecoj. Oni kredis ke ĉi-tiun ŝanĝon povus ekigi substanco nomita al-iksir en la araba (deveno de la termino eliksiro). Oni imagis ĝin kiel sekan pulvoron, farita el mita ŝtono - la ŝtono de la saĝuloj. Oni kredis ke la ŝtono konsistis el substanco nomita "karmoto".

Laŭ legendo la ŝtonon ekde la fino de la 14-a jarcento posedis la franca alkemiisto Nicolas Flamel, tiu tenis ĝin kaj pro tio ne mortis, sed nur ŝajnigis sian morton en la 1420-aj jaroj en Parizo. La legenda ŝtono iĝis la temo de multaj romanoj, inter alie de la libro Hari Poter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj.

ProverboRedakti

Ekzistas proverbo pri la ŝtono de la saĝuloj en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  •  
      Li ne elpensis la filozofian ŝtonon.  

Vidu ankaŭRedakti

Internaj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-03-13.