Diego de Torres y Villarroel

Diego de Torres Villarroel, (Salamanko, 1694 - samloke, 19-a de junio 1770) estis verkisto, poeto, dramaturgo, kuracisto, matematikisto, pastro kaj profesoro de la Universitato de Salamanko.

Diego de Torres y Villarroel
Persona informo
Diego de Torres Villarroel
Naskiĝo 31-an de majo 1694 (1694-05-31)
en Salamanko
Morto 19-an de junio 1770 (1770-06-19) (76-jaraĝa)
en Salamanko
Lingvoj hispanaLeona vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Salamanko vd
Profesio
Okupo verkisto • matematikisto • poeto • dramaturgokuracistoprofesoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis filo de librovendisto de Salamanko. Li ekstudis ĉe Juan González de Dios, kiu poste iĝos profesoro de Beletroj en la Universitato de Salamanko. Li ricevis stipendion por la salamanka Trilingva Lernejo. Sed, lia agita temperamento pelis lin foresti el klaso, kverelegi, ŝteladi ktp. Li legis multe en librovendejo patra, sed sen ordo nek programo, kvankam plaĉis al li la matematiko. La lego de Astrolabium, nome traktaĵo pri la ĉiela sfero fare de la pastro Kristoforo Klavius (1537-1612), klinis lin al la astrologio. Alia libro nome Tratado de la esfera, enkondukis lin al la matematiko, scienco ne moda tiuepoke.

Laŭ rakonto de lia Vida, biografio tre noveleca, post la lernejo fuĝis pro la konsekvencoj de siaj fiagoj al Portugalio, pli precize al Porto kaj Koimbro, kie li faris aventureman vivon de sinsekve ermitisto, dancisto, alkemiisto, matematikisto, soldato, taŭrludisto, studento de medicino, ĉarlatano, astrologo kaj divenisto. Pro tiu romaneca biografio liaj samtempuloj atribuis al li kuriozan legendon. Ŝajne li serioziĝis post reveno al Salamanko kaj tiam legis multe pri natura filozofio, magio kaj matematiko, kaj por vivteni sin muntis eldonan negocon kiel verkisto de ĉiujaraj almanakoj kaj prognozoj laŭ la seŭdonimo de "El gran Piscator de Salamanca", ĝenro de populara ĵurnalismo kies fondinto li estis tie kaj tiam kaj per kiu li famixgis.

Parto de la legendo de Torres rilatas kun liaj profetaĵoj, al kiuj poste oni atribuis pravigojn. Ekzemple en 1724 prognozis prave la fruan morton de la juna reĝo Ludoviko la 1-a, kiu fakte mortis la 31an de aŭgusto samjare. Kaj ŝajne same profetis pri la Tumulto de Eskilaĉo kaj eĉ pri la Franca Revolucio.

En 1723 translokiĝis al Madrido kie dekomence suferis malriĉon kaj eĉ malsaton. Studis medicinon kaj gradiĝis en Avilo, en kies universitato enposteniĝis, sed li preferis translokiĝis al Madrido, kie denove povris dekomence, kaj vivtenis sin per brodado por vendsito ĉe la Sunpordo. Tiu epoko eĉ planis dediĉi sin al kontrabando, sed helpis lin la Grafino de Arcos. Li estisd ĵurnalisto por la Gaceta de Madrid kie li rakontis klaĉadon. Pro fenomeno de poltergeist hejme de la Grafino de Arcos kaj pro lia famo kiel magiisto, estis alvokita por sensorĉigi ĝin kaj tiele li akiris postenon de servisto por du jaroj. En tiu palaco li legis kaj verkis abunde, sed li publike kritikis la altajn klasojn kaj pro tio li estis elpelita el Madrido pro kio li revenis al Salamanko.

Tie li iĝis profesoro pri matematiko, spite la malaltan tiaman konsideron de tiu scienco. Dum kvin jaroj li fakte instruis matematikon kaj en 1732 gradiĝis pri Artoj. Dum tiu epoko li somerumis en Madrido. Pro novaj fiagoj li devis foriri al Bordozo kaj poste denove al Portugalio. Post trista veturado tiea li malsaniĝis dum du jaroj kaj la fratinoj sukcesis atingi pardonon kaj permeson por reveni, kio okazis en 1734. Ĝis 1743 li dediĉos sin al la Universitato, al verkado kaj al irado kaj revenado al kaj el Madrido. Lia fama altiĝis kaj loĝis ĉe la dukino de Alba (Palaco de Monterrey). En 1742 publikigis la kvar unuajn «Trozos» (onojn) de sia Vida. Kreis gazeton Piscator historial de Salamanca.

En 1745 suferis deprimon kaj penton pri la junaj fiagoj kaj satiraj verkoj. En marto de 1746 reaperis denove ĉe la klasoj kaj en novembro revenis al Madrido, kie oni supozis ke li estis mortinta. Li iĝis pastro kiam li estis jam 52jara.

En 1750, post 24 jarojn de profesoreco li frue emeritiĝis. El 1751 lia vivo trankviliĝis. Li atingis gradojn en la eklezia kariero en februaro de 1754, kaj poste pli altajn en Salamanko.

En 1752 estis publikita la unua eldono kompleta de sia verkaro dumviva, malkutime tiame, kio indikas lian grandan popularecon. Krome ĝi estis pagita de publika kontribuo, por la unua fojo en Hispanio, kio estis iniciata de la reĝa familio, la Markizo Ensenada, granda nombro de nobeloj, universitatoj kaj altlernejoj, religiuloj kaj privatuloj, sed ne de la Universitato de Salamanko. Li mortiĝis la 19an de junio de 1770, 77jara, en la Palaco Monterrey de Salamanko, kie li estis okupinta ĉambrojn kiujn la Dukino de Alba proponis al li delonge.

Verkaro redakti

Li vendis multe siajn librojn kaj verkis abunde, ekzemple Los desdichados del mundo y la gloria (1737), krom sciencaj libroj kiaj Anatomía de lo visible e invisible de ambas esferas (1738). Laŭ Russell P. Sebold, la vivo de Torres estas kontrasta inter burĝa konformismo kaj bohemia malaprezo. Kiel sciencisto, lia kontribuo estis nula kaj eĉ ne komprenis la gravon de Newton.

Lia stilo kaj temaro inspiriĝis ĉefe en la verkaro de Francisco de Quevedo, el kiu imitas la stilon konceptisman, sed mankas al li la pesimismon de tiu kaj male ĝia stilo estas vivisma kaj festeca. Kiel poeto, elstaras liaj sonetoj (Los ladrones más famosos no están en los caminos (plej famaj ŝtelistoj ne estas sur vojoj); El presente siglo (la nuna jarcento)), la satiraj komponoj ktp. Krome li verkis kelkajn priamajn poemojn kiaj A una dama aŭ primortajn, ¿Cuándo vendrá la muerte? (kiam venos morto?).

La plej grava prozaĵo estis lia biografieca Vida, ascendencia, nacimiento, crianza y aventuras del doctor don Diego de Torres y Villarroel, (1743 kun postaj ampleksigoj), kiu similas al pikareska romano, sen imiti kiel ĉe aliaj liaj verkoj la stilon de Quevedo, sed uzante alian pli naturan. Gravas ankaŭ Visiones y visitas de Torres con D. Francisco de Quevedo por Madrid, 1727-1751), tre konceptista. En El ermitaño y Torres (1752) parolas pri la ŝtono de la saĝuloj. Verkis pri fantomoj kaj similaj fenomenoj kiel ĉe Juicio y pronóstico del globo y tres columnas de fuego que se dejaron ver en el horizonte español (1726). Li verkis ankaŭ vivojn de religiuloj (Vida de Sor Gregoria de Santa Teresa) kaj de poetoj (Vida de Gabriel Álvarez de Toledo). Li verkis ankaŭ mallongajn teatraĵojn kaj satiraĵojn kiaj Barca de Aqueronte, Hospital de incurables, ktp.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti