Ŝvitoglando

(Alidirektita el Ŝvitglando)

Ŝvitglandoj estas malgrandaj tubformaj strukturoj de la haŭto kiuj produktas ŝviton. Ekzistas du specoj de ŝvitglandoj:

  • Ekrinaj ŝvitglandoj estas troviĝantaj nur en primatoj kaj atingas ilian plej grandan evoluon en homoj. Ili estas distribuitaj ĉie super la korpo (escepte la lipoj, pinto de peniso kaj klitoro) kvankam ilia denseco varias de regiono al regiono. Homoj utiligas ekrinajn ŝvitglandojn kiel primaran formon de malvarmigo. La homa termika ekrinosistemo evoluis kongrue kun dupiedismo kaj evoluo de glata senhara haŭto.[1]
  • Apokrinaj ŝvitglandoj estas pli grandaj, havas malsaman mekanismon de sekrecio, kaj estas limigitaj al akseloj kaj perianusaj areoj en homoj. Kvankam apokrinoglandoj kontribuas malgrande al malvarmigado ĉe homoj, ili estas la nuraj efikaj ŝvitglandoj en duhufaj bestoj kiel ekzemple la azeno, bovo, ĉevalo, kaj kamelo.[2][3] La plej multaj aliaj mamuloj, kiel ekzemple katoj, hundoj kaj porkoj, fidas je anhelado aŭ aliaj rimedoj por termika reguligo kaj havas ŝvitglandojn nur en piedokusenetoj kaj muzelo. La ŝvito produktata ĉe kusenetoj de piedoj kaj en palmoj kaj plandoj plejparte helpas pliigi frikcion kaj plifortigi tenon.

Referencoj redakti

  1. G. Edgar Folk Jr. and A. Semken Jr. (1991). “The evolution of sweat glands”, Int. J. of Biometeorology 35, p. 180–186. doi:10.1007/BF01049065.  [rompita ligilo]
  2. Bullard RW, Dill DB, Yousef MK (1970). “Responses of the burro to desert heat stress”, J Appl Physiol 29 (2), p. 159–167. doi:10.1007/BF01049065. 
  3. Sorensen VW, Prasad G (1973). “On the fine structure of horse sweat glands”, Z Anat Entwicklungsgesch. 139, p. 173–183. doi:10.1007/BF00523636. [rompita ligilo]