Šiatorská Bukovinka

Šiatorská Bukovinka, hungare Sátorosbánya [ŝAtoroŝbAnja] estas unuigita vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Šiatorská Bukovinka
hungare: Sátorosbánya
municipo
Šiatorská Bukovinka kun burgo Šomoška
Oficiala nomo: Šiatorská Bukovinka
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Lučenec
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Novohrad
Memorindaĵo Šomoška burgo
Riveroj Bukovinský potok, Belina
Situo Šiatorská Bukovinka
 - koordinatoj 48° 11′ 10″ N 19° 49′ 20″ O / 48.18611 °N, 19.82222 °O / 48.18611; 19.82222 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 320 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 240 m s. m.
Areo 21,60 km² (2 160 ha)
Loĝantaro 317 (31.12.2010)
Denseco 14,68 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 985 58
Telefona antaŭkodo +421 47
Aŭtokodoj LC
NUTS 511862
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Šiatorská Bukovinka
Retpaĝo: www.siatbukovinka.sk
Portalo pri Slovakio
Burgo Šomoška

Situo redakti

Šiatorská Bukovinka situas laŭ la hungara landlimo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Salgótarján-Fiľakovo. La lasta urbo troviĝas 10 km de ĉi tie.

 
Ŝtona akvofalo
 
Vido al municipo Šiatorská Bukovinka tra burgo Šomoška

Historio redakti

Pli frue la subaj lokoj ĝis Traktato de Trianon apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Fiľakovo, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko. Inter 1938-1945 tiuj lokoj rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1957 kolĥozo formiĝis. Post 2 jaroj tiu nova vilaĝo naskiĝis. Ekde 1993 Šiatorská Bukovinka apartenas al Slovakio. En 2001 vivis tie 358 homoj (303 (85%) slovakoj, 26 (7%) hungaroj).

Burgo redakti

Burgo nomata Šomoška konstruiĝis antaŭ ol 1291, kiun Mateo Csák akiris en 1310. En la 15-a jarcento turo kaj aliaj partoj alkonstruiĝis. En 1576 la turkoj facile okupis ĝin, sed en 1593 la hungaroj sen sieĝo reakiris ĝin. En 1682 la turkoj bruldetruis la fortikaĵon, kiu iĝis ruina. Dum la socialismo parte ĝi renoviĝis.

Šiatorská redakti

Laŭ la mezepoka onidiro komercistoj faris tie dumvoje ofte tendaron, tial la loknomo signifas: tenda. Tiu nomo aperis en la 18-a jarcento. En 1866 ŝtonminejo ekfunkciis.

Bukovinka redakti

La loko ĝis la 19-a jarcento apartenis al Somoskőújfalu kaj al burgo Šomoška. Ekde 1871 vagonaro trafikas.

Radzovce redakti

Ankaŭ el tiu vilaĝo eksteraj partoj aldoniĝis al tiu nova vilaĝo en 1959.

Vidindaĵoj redakti