Šiluva estas malgranda urbo de malpli ol 1,000 loĝantoj en Litovio. Ĝi situas en la regiono Ĵemajtio.

Šiluva
setlejokomunumo
Loko
Ŝtato Litovio
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito katolika
diocezo Kaunas
Statuso sankta loko
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Pilgrimado redakti

Ĝi estas konata kiel unu el la katolikaj sanktejoj, troviĝanta en Litovio, al kiu pilgrimas katolikoj. Preskaŭ ĉiu en Eŭropo konas sanktajn lokojn kiel Lourdes [lurd] en FrancioFatima en Portugalio pro tie okazintaj laŭdire misteraj aperoj de la sankta virgulino Maria. Tamen ne multaj scias, ke la unua legenda mistera apero de la Virgulino en Eŭropo okazis en eta litova urbeto Šiluva, 19 km norde de la urbo Raseiniai.

La urbeto Šiluva jam ekde la 16a jarcento famiĝis per sia mistera bildo kaj per patronfesto de la sankta virgulino Maria. La naskiĝtago de la Virgulino estas la 8a de septembro. Ĉirkaŭ tiu tago okazas semajnlonga patronfesto. Jam ekde la 17a jarcento al la patronfesto de Šiluva direktiĝas religiaj procesioj.

Šiluva famiĝis, kiam en la 15a jarcento loka bienulo Petras Gedgaudas konstruis la preĝejon kaj donacis por ĝi bildon de la Virgulino. Meze de la 16a jarcento en la ĉirkaŭo ekregis kalvinismo. Tamen dum staris la malnova katolika preĝejo, al la patronfesto de Šiluva amase venadis preĝantoj. La pastoroj malkontentiĝis pro tio. La katolika preĝejo estis detruita. Ekde la jaro 1591 la urbo apartenis al la kalvinistoj kaj nur en la jaro 1622 sur la loko de la iama preĝejo katolikoj konstruis etan lignan preĝejeton. Ekde la jaro 1629 la bildo de la Virgulino estis publike montrata. Dum la jaroj 1760-1775 estis konstruita nova katolika preĝejo – la nuna malgranda baziliko de la naskiĝo de la sankta virgulino Maria.

Dum Litovio estis sub la jugo de la cara Rusio, la loka registaro intencis vidalvide al la katolika preĝejo konstrui protestantan preĝejon, tamen katolika pastro aĉetis la tutan lokon kaj tie konstruis statuon de la sankta Virgulino, kiun li alportis el Sankta Peterburgo. Dum la sovetia periodo la registaro diversmaniere ĝenis la kredantojn, por ke ili ne partoprenu la religian feston en Šiluva. Sovetiaj milicistoj fermadis vojojn, kvazaŭ pro dombesta epidemio, kaj ne tralasis la preĝantojn, irantajn al la religia festo. Anstataŭ la statuo de la sankta Virgulino tiam estis konstruita monumento por sovetiaj batalantoj. La internacia famo de la loko estis preskaŭ nula.

En la jaro 1993 papo Johano Paŭlo la 2a vizitis tiun sanktan lokon de Litovio kaj preĝis en la kapelo de la Apero.

Mistero redakti

Ne ekzakte oni scias la ĝustan daton de la supozata apero de la sankta virgulino Maria. Onidire, tio okazis inter la jaroj 1608 kaj 1612. Laŭdire paŝtistoj de najbara vilaĝo, paŝtante gregon sur kampoj de eklezio, sur unu granda ŝtono ekvidis plorantan virinon, kiu portis surbrake infaneton. Unu el la paŝtistoj tuj kuris al kalvinista katekisto. Tiu ĉi invitis instruiston kaj, veninte al la ŝtono, demandis la plorantan virgulinon: „Virgulino, kial vi ploras?” Ŝi respondis: „Mi ploras, ĉar antaŭe sur tiuj ĉi kampoj oni adoradis mian filon kaj nun ĉi tie oni plugas kaj semas”. Tion dirinte ŝi tuj malaperis. Ambaŭ kalvinistoj tiun ĉi aperon konsideris ŝerco de malica spirito. Tamen la okazintaĵo baldaŭ famiĝis. Maljuna agrikulturisto, jam preskaŭ blinda pro la solida aĝo, memoris, ke tiuloke, kie aperis la virgulino kun infaneto, iam staris katolika preĝejo. Li petis gvidi lin al la kampo, kiu tiujare estis semita per sekalo. La maljunulo esperis malgraŭ sia blindeco retrovi tiun lokon. Tuj veninte li subite ekvidis kaj montris, kie estis enfosita la trezoro de la malnova preĝejo. Oni elfosis kofron kun dokumentoj de la malnova preĝejo kaj bildo de Maria.

Bildo redakti

La mistera bildo de la Dipatrino de Šiluva similas al tielnomata bildo de sankta Luko, kiun en la jaro 1453 detruis turkoj. La bildo estas 1,38 m larĝa kaj 2, 28 m alta. Onidire ĝin en la jaro 1457 el Romo alportis loka bienulo Petras Gedgaudas. Meze de la 16a jarcento la lasta katolika pastro enfosis la bildon kune kun dokumentoj de la preĝejo de Šiluva en fera kofro, tiel dezirante protekti ĝin kontraŭ la regantaj kalvinistoj.

Nova adorado de la bildo fariĝis ebla nur en la jaro 1622, post rekonstruo de katolika preĝejo. En la jaro 1674 juvelisto L. Hoffman el Königsberg (Pruslando) faris por Maria arĝent-oran veston. En 1786 papo Pio la 6a permesis, ke la bildo estu kronita. Dum ordinaraj tagoj la mistera bildo estas kaŝata sub alia bildo, kiu prezentas la aperon de la sankta Virgulino, kaj kiun en la jaro 1920 faris pentristo J. Rutkovski el Cęstochowa [ĉenstoĥova] (Pollando).

Preĝejo kaj kapelo redakti

La hodiaŭa preĝejo de Šiluva – la baziliko de la naskiĝo de la sankta virgulino Maria – estas jam la kvara. Ĝi estis konstruita inter 1760 kaj 1775. En la jaro 1976 papo Paŭlo la 6a oferis por la preĝejo de Šiluva la honortitolon de malgranda baziliko.

En flanka preĝeja kapelo estas konservata la fera kofro, en kiu post la supozata apero de Maria oni trovis la dokumentojn kaj la misteran bildon, nun pendantan super la granda altaro.

La plej impona konstruaĵo de Šiluva, simila al obelisko, estas la kapelo de la Apero, je kelkcent metroj for de la baziliko. Ĝin oni konstruis en la jaroj 1912-1924 okaze de la 300a datreveno de la legenda apero. Ene de la kapelo, baze de la altaro, estas enmuntita la legenda ŝtono, sur kiu aperis la sankta virgulino Maria.

Dum la lasta patronfesto oni komencis la konstruon de la estonta Spirita Centro, kie por ekleziaj studoj prepariĝos junuloj, okazos religiaj konferencoj kaj povos tranokti pilgrimantoj.

Fonto redakti

Laimius STRAŽNICKAS, Monato, decembro 2002.