Gubernio Vakajamo
gubernio de Japanio
(Alidirektita el Ŭakajama prefektujo)
La gubernio Vakajamo[1] (japane 和歌山県, ŭa-ka-jama -ken; per sistemoj Hepburn kaj Kunrei Wakayama-ken), historie en Esperanto ankaŭ ĝis 2008, plej laste ĝis 2023 prefektejo Ŭakajama, tamen intertempe ne plu,[2] estas parto de Japanio nomata gubernio. Ĝi situas en la regiono Kansajo (aŭ Kinki), kaj geografie troveblas en la centro de la insulo Honŝuo, la plej granda el la insuloj de Japanio.

Vakajamo | |
---|---|
和歌山県 | |
![]() | |
gubernio de Japanio | |
Loko | |
Regiono | Kinki-regiono |
Municipokodo | 30000-4 |
Fizikaj karakteraĵoj | |
Areo | 4 725,67 km² |
Loĝantaro (2021) | |
Tute | 910 687 |
Denseco | 193 loĝ./km² |
Simboloj | |
Arbo | Ubamegashi, specio de ĉiamverda kverko (Quercus phillyraeoides) |
Floro | Umeo (Prunus mume) |
Birdo | Meĵiro (Zosterops japonicus) |
Fiŝo | Tinuso (Thunnus) |
![]() Flago de Vakajamo
| |
Ekonomio | |
Gubernia oficejo de Vakajamo | |
estro | Shūhei Kishimoto (ekde 27-a de decembro 2022) |
Adreso | 〒640-8585 1-1,Komatsubara-dori, Wakayama-shi,Wakayama |
Telefononumero | +81-73-432-4111 |
Oficiala retpaĝaro: http://www.pref.wakayama.lg.jp/ | |
Laŭ la stato de 2021 en la gubernio vivis 910 687 loĝantoj sur areo de 4 725,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 193 loĝantoj/km². Administra centro de la gubernio estas la samnoma urbo Vakajamo.
Geografio
redaktiUrboj
redaktiDistriktoj, urbetoj kaj vilaĝoj
redakti- distrikto Arida
- distrikto Hidaka
- distrikto Higashimuro [Higaŝimuro]
- Kitajama
- Kozagawa [Kozagava]
- Kushimoto [Kuŝimoto]
- Nachikatsura [Naĉikacura]
- Taiji [Taiĵi]
- distrikto Ito
- distrikto Kaisō [Kajso]
- distrikto Nishimuro [Niŝimuro]
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon "Vakajamo" en la mapo 24, kaj same en listo en paĝo antaŭ tiu du-paĝa mapo. La esperanta nomo unuavice celas la ĉefurbon, sed implicite ankaŭ validas pri la gubernia nomo, prenita de la centra urbo.
- ↑ Japana Esperanto-Instituto raportis en marto 2008 sur sia gazeto La Revuo Orienta ke la vortuzo de la Japana mapo en la Jarlibro de UEA 2008 ŝanĝiĝos de prefektejo al gubernio laŭ propono de la internacia fako de JEI, kaj aldone la Akademio de Esperanto en aprilo 2023 malkuraĝigis uzojn de litero "Ŭ" komence de esperantlingva vorto - la litero ankoraŭ permeseblas en prononcaj indikoj, klare rekoneblaj kiel prononcaj indikoj ekzemple per rondaj aŭ rektangulaj krampoj aŭ citiloj ĉirkaŭ la literoj, sed tiaj signoj ĉi tie mankas, do preferindas la esperantigo Vakajamo
Eksteraj ligiloj
redaktiGubernioj de Japanio | ||
---|---|---|
Ajĉi | Akita | Aomori | Chiba [Ĉiba] | Ehime | Fukui | Fukuoka | Fukuŝimo | Gifu | Gunma | Hiroŝimo | Hjogo | Hokajdo | Ibaraki | Iŝikaŭa | Iŭate | Jamagata | Yamaguchi [Jamaguĉi] | Yamanashi [Jamanaŝi] | Kagaŭa | Kagoŝimo | Kanagavo | Koĉo | Kumamoto | Kioto | Mie | Mijagi | Mijazaki | Nagano | Nagasako | Nara | Niigata | Oita | Okajama | Okinavo | Osako | Saga | Saitama [Sajtama] | Ŝiga | Ŝimane | Ŝizuoko | Toĉigi | Tokio | Tokuŝimo | Tottori | Tojama | Vakajamo |