(120061) 2003 CO1

asteroido

(120061) 2003 CO1 estas meze granda, malhela saturnrenkonta, uranorenkonta kaj neptunrenkonta asteroido de la klaso de la centaŭroj, malkovrita la 1-an de februaro 2003 en la kadro de la astronomia kampanjo Near Earth Asteroid Tracking (NEAT) elde la Observatorio de la Monto Palomar (Usono).

(120061) 2003 CO1
asteroido
asteroido
Oficiala nomo (120061) 2003 CO1
Aliaj nomoj 2003 CO1
Malkovro
Malkovrinto NEAT
Dato de malkovro 1-a de februaro 2003
Loko de malkovro Monto Palomar (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Centaŭroj vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
3,119 Tm (20,855 AU)
1,643 Tm (10,986 AU)
4,596 Tm (30,724 AU)
Discentreco 0,4732
Meza anomaliangulo 51,863°
Epoko 31-a de majo 2020
Klinangulo 19,716°
Periodo 34786,400 tagoj  (95,240 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
78,420°
Argum. de periapsido 116,925°
Terdistanco
- Minimuma

1,501 Tm (10,035 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 82 ± 8,4 km (JPL)
94 km (Wm. R. Johnston)
Rotacia periodo ~0,42 tago (~10 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,072 ± 0,032
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 8,9
vdr

Orbito redakti

Ĝia tre discentra orbito ekstere tanĝas tiun de Saturno, krucas tiun de Urano kaj interne tanĝas tiun de Neptuno; ĝia granda orbita klineco tenas ĝin malproksima de Saturno kaj de Neptuno, sed kompense ĝi tre proksimiĝas Uranon.

  • Ĝia saturna MOID estas 2,147 astronomiaj unuoj (321,125 milionoj da km).
  • Ĝia urana MOID estas 0,7243 astronomia unuo (108,360 milionoj da km).
  • Ĝia neptuna MOID estas 5,002 astronomiaj unuoj (748,344 milionoj da km).

Ĝia estas en orbita resonanco 9:8 kun Urano.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (120001–121000)Poste:
(120060) 2003 BP84(120061) 2003 CO1(120062) 2003 CQ4