Malfermi la ĉefan menuon

(20425) 1998 VD35

apolona asteroido

(20425) 1998 VD35 estas tre malgranda marsrenkonta kaj terrenkonta apolona asteroido malkovrita la 15-an de novembro 1998 en la kadro de la projekto Spacewatch, elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak, proksime de Tucson (Arizono, Usono).

(20425) 1998 VD35
asteroido
Oficiala nomo (20425) 1998 VD35
Aliaj nomoj 1998 VD35
Historio
Malkovrinto Spacewatch
Dato de malkovro
Loko de malkovro
15-a de novembro 1998
Kitt Peak (Usono)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
234,072 Gm (1,565 AU)
122,530 Gm (0,8191 AU)
345,613 Gm (2,310 AU)
Discentreco 0,4765
Meza anomaliangulo 221,269°
Klinangulo 6,983°
Periodo 714,880 tagoj (1,957 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
227,377°
Argum. de periapsido 296,153°
Terdistanco
- Minimuma

523 200 km (0,003497 AU)[1]
Fizikaj ecoj
Diametro 250 — 560 m
Observaj ecoj
Spektroklaso Sq
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 20,4
Information icon.svg
vdr

Ĝia spektra klaso "Sq" indikas "ŝtonan" asteroidon, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio.

Malgraŭ sia relativa malgrandeco, (inter 250 kaj 560 m), ĝi estas rigardita kiel potence danĝeran objekton :
- La 14-an de majo 1901 ĝi pasis al 0,075344448 AU (11,271 milionoj da km) de Tero,
- La 12-an de majo 2042 ĝi pasos al 0,025796956 AU (3,859 milionoj da km) de nia planedo.

Ĝi pasas ankaŭ proksime de Marso :
- La 4-an de februaro 2034 ĝi pasos al 0,019794384 AU (2,961 milionoj da km) de Marso,
- La 6-an de julio 2169 ĝi pasos al 0,092978491 AU (13,909 milionoj da km) de ĉi-tiu planedo.

Notoj kaj referencojRedakti

  1. MOID por la epoko 2457400.5 ; 13-a de januaro 2016 TDB.

Eksteraj ligilojRedakti