Malfermi la ĉefan menuon

(35396) 1997 XF11 estas tre malgranda marsrenkonta, terrenkonta kaj venusrenkonta apolona asteroido, rigardita kiel potence danĝeran objekton.

(35396) 1997 XF11
asteroido
Oficiala nomo (35396) 1997 XF11
Aliaj nomoj 1997 XF11
Historio
Malkovrinto Spacewatch
Dato de malkovro
Loko de malkovro
6-a de decembro 1997
Tucson (Usono)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
215,834 Gm (1,443 AU)
111,415 Gm (0,7448 AU)
320,253 Gm (2,141 AU)
Discentreco 0,4838
Meza anomaliangulo 346,817°
Epoko 23-a de marto 2018
Klinangulo 4,099°
Periodo 632,981 tagoj (1,733 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
213,753°
Argum. de periapsido 102,915°
Terdistanco
- Minimuma

66 110 km (0,00044192 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 2,05 ± 0,75 km
Rotacia periodo 0,1358 tago (3,259 horoj)
Observaj ecoj
Spektroklaso Xk
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 16,9
v  d  r
Information icon.svg

Ĝi estis malkovrita la 6-an de decembro 1997 de la usona astronomo James Vernon Scotti en la kadro de la kampanjo Spacewatch elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak proksime de Tucson (Usono).

- La 28-an de oktobro 2003 ĝi pasis al 0,0300917 AU (4,501655 milionoj da kilometroj) de Tero,
- La 26-a de oktobro 2028 ĝi pasos al 0,00621152 AU (929 231 kilometroj) de Tero kaj al 0,00886649 AU (1,326408 milionoj da km) de Luno,
- La 19-a de majo 2090 ĝi pasos al 0,0370550 AU (5,543345 milionoj da kilometroj) de nia planedo.

La 11-an de marto 1998, komunikaĵo de IAU anoncis, ke la objekto pasos je inter 600 000 kaj 1 000 000 kilometroj de Tero. Tiu anonco estigas maltranviliĝo en la amaskomunikiloj. La morgaŭo JPL anoncis, ke laŭ novaj observoj, la ebleco de alfrapo estas preskaŭ nula.

Ĝi pasas ankaŭ proksime de Marso kaj Venuso :
- Ĝia marsa MOID estas 0,09447 AU (14,132 milionoj da km),
- Ĝia venusa MOID estas 0,0869718 AU (13,011 milionoj da km).

Eksteraj ligilojRedakti