1-a Sud-Brazila Renkontiĝo de Esperanto

La 1-a Sud-Brazila Renkontiĝo de Esperanto okazis de la 19-a ĝis la 21-a de septembro 1980, en Porto Alegre. La iniciato de tiuj renkontiĝoj venis de la gaŭĉaj esperantistoj kiuj pioniris la efektivigon de tiuj eventoj Sud-Brazilaj. Ĉeestis kiel invititaj partoprenantoj la esperantistoj: Francisco Almada, prezidanto de Brazila Konsilantaro de Esperanto (BKE), kun sia edzino Maria Pozder Almada, redaktorino de BKE-bulteno; Clara de Hess (Argentino); Gilberto A. Silva Velho, redaktoro de la informilo “Esperanto Notícias”; Alberto Barrocas kaj la edzino Heliane Barrocas (Urugvajo); Marlene kaj Salvador Raimundo; Rosane Caramez kaj aliaj. La elstaro de tiu renkontiĝo estis, interalie, la partopreno de gravaj esperantistoj kiel pastroj Bruno Ostropolski (el Oberá, Argentino) kaj Pedro Urbaitis (Litovio), kiuj solene gvidis esperante la dimanĉan meson en la preĝejoMenino Deus”. Krom la disdonado de libretoj en Esperanto por akompano de la meso, oni prezentis belan junan ensemblon, kies muzika repertuaro estis tradukita al Esperanto de Ivo Sanguinetti.