Malfermi la ĉefan menuon

1009 Sireno estas malbone konata marsrenkonta asteroido, malkovrita la 31-an de oktobro 1923 de la germana astronomo Karl Wilhelm Reinmuth elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl.

1009 Sireno
asteroido
Oficiala nomo 1009 Sirene
Aliaj nomoj 1923 PE
Historio
Malkovrinto Karl Wilhelm Reinmuth
Dato de malkovro
Loko de malkovro
31-a de oktobro 1923
Hejdelbergo
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
392,588 Gm (2,624AU)
213,426 Gm (1,427 AU)
571,751 Gm (3,822 AU)
Discentreco 0,456
Meza anomaliangulo 128,219°
Klinangulo 15,775°
Periodo 1552,804 tagoj (4,251 jaroj)
Meza cirkulrapido 18,39 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
229,474°
Argum. de periapsido 186,353°
Fizikaj ecoj
Diametro ?
Rotacia periodo ?
Geometria albedo ?
Observaj ecoj
Spektroklaso ?
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 14,7
Information icon.svg
vdr

Ĝia nomo referas al la sirenoj, monstrinoj de la helena mitologio.

Oni ne konfuzu kun 133 Cireno.

Ĝi estis perdita ĝis kiam James B. Gibson remalkovris ĝin sur kliŝaĵoj per la Teleskopo Schmidt de 1,2 m de la Observatorio de la Monto Palomar[1] la 14-an de julio 1982.

Ĝia povas pasi tre proksime de Marso. Ĝi pasas 11 foje je malpli de 30 000 000 km (30 Gm) de Marso inter 1500 kaj 2500, kaj en 1940, proksimiĝis je 7,3 Gm.

Notoj kaj referencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti