1208 Troilo
asteroido
1208 Troilo estas granda malhela kaj malrapide rotacianta troja asteroido, kiu orbitas en la najbaraĵo de la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Suno - Jupitero.[1] Tamen, ĝia orbito estas tiom klinita, ke ĝi malproksimiĝas de la punkto L5 de ĉirkaŭ 3 AU, "supren" kaj "malsupren" de la orbita ebeno de Jupitero.[2]
1208 Troilo | |
asteroido | |
Oficiala nomo | 1208 Troilus |
Aliaj nomoj | 1931 YA; 1965 WK |
Historio | |
Malkovrinto | K. W. Reinmuth |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
31-a de decembro 1931 Hejdelbergo |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
784,095 Gm (5,241 AU) 711,631 Gm (4,757 AU) 856,560 Gm (5,726 AU) |
Discentreco | 0,092 |
Meza anomaliangulo | 336,346° |
Klinangulo | 33,562° |
Periodo | 4382,919 tagoj (12,000 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 13,02 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
48,560° |
Argum. de periapsido | 295,252° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 103,34 km |
Rotacia periodo | ~ 2,34 tagoj (~ 56,17 horoj) |
Geometria albedo | 0,0419 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | FCU |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 8,99 |
MalkovroRedakti
Ĝi estis malkovrita la 31-a de decembro 1931 de la germana astronomo Karl Wilhelm Reinmuth elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl.
OrbitoRedakti
Ĉar la asteroidoj orbitantaj proksime de la punkto de Lagrange L5 formas la tiel nomata Trojan Tendaron.
NomoRedakti
Ĝi ricevis la nomon de la troja princo Troilo, batalanto de la Troja milito.
Notoj kaj referencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1001 - 2000) | Poste: |
---|---|---|
1207 Ostenia | 1208 Troilo | 1209 Pumma |