12714 Alkimo
troja asteroido de Jupitero
12714 Alkimo estas mezgranda malhela troja asteroido de Jupitero, malkovrita la 15-an de aprilo 1991 de la usonaj geedzoj geastronomoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono).
12714 Alkimo | |
asteroido | |
Oficiala nomo | 12714 Alkimos |
Aliaj nomoj | 1991 GX1 ; 1990 EY1 |
Historio | |
Malkovrintoj | Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
15-a de aprilo 1991 Monto Palomar (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
781,442 Gm (5,224 AU) 752,408 Gm (5,030 AU) 810,476 Gm (5,418 AU) |
Discentreco | 0,03715 |
Meza anomaliangulo | 82,248° |
Klinangulo | 9,508° |
Periodo | 4360,694 tagoj (11,939 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
298,913° |
Argum. de periapsido | 163,653° |
Terdistanco - Minimuma |
605,441 Gm (4,0471 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 61,04 ± 5,4 km |
Rotacia periodo | 1,187 tago (28,48 horoj) |
Geometria albedo | 0,0360 ± 0,007 |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 10,1 |
Ĝi obitas proksime de la punkto de Lagrange L4 de la sistemo Suno-Jupitero, do en la tiel nomata "Greka Tendaro".
Ĝi ricevis la nomon de Alkimo (aŭ Alkumo), filo de Areso kaj mita batalinto de la troja milito. Kune kun Aŭtomedono, li prizorgis la ĉevalojn de Akileo. Post la morto de Patroklo, ili estis la plej honoritaj kompaniuloj de Akileo.