Progreso 2-5-1

(Alidirektita el 2-5-1)

La progresio 2-5-1 estas la plej ofta akordprogresio resp. kadenco en ĵazo.[1] Toniko povas esti maĵoraminora akordo. La bas-tono moviĝas laŭ kvintfaloj. La progresio ankaŭ ofte aperas sen dissolvo en la tonikon. Ĝi estas deduktebla de la klasikmuzika plenkadenco kun aldonita sesto sur la subdominanto.

Alternativa funkciharmonia interpretado komprenas la akordon de la 2-a ŝtupo kiel dominanta fremdnoto.

Uzado en maĵortonalo redakti

La kadenco kun septakordoj estas en maĵoro:

2m7 - 5dominanta7 - 1maj7

Oni uzas la minoran septakordon de la dua ŝtupo, la dominantseptakordon de la kvina kaj la maĵoran akordon de la unua ŝtupo kun egaj septo aŭ sesto.

Se C estas la tonala centro, oni ricevas la akordoprogresion:

Dm7 - G7 - Cmaj7

Uzado en la minorgamo redakti

La akordprogresio 2-5-1 estas aplikebla ne nur je maĵora, sed ankaŭ je (harmonia) minora gamo. Jen la kadenco de tia minorgamo:

2m7♭5 - 5dominanta7(♭9, ♭13) - 1m(maj7)2m7b5 - 5dominanta7(♭9, ♭13) - 1m6

Ĉiuj tri akordoj uzas malsamajn minorgamojn: 2m7♭5 naturan minoron, 5dominanta7♭9 harmonian minoron, 1m melodian minoron. La minora toniko enhavas grandajn septon aŭ seston kaj ne la etan septon el la natura minorgamo.

Attila Zoller montris sur tiun oftan eraron de aranĝistoj. Wolf Burbat kunigas la kompletan tonmaterialon: 1, 2, ♭3, 4, 5, ♭6, 6, ♭7, maj7. El tiu li formas diversajn gamojn. Jungbluth uzas la gamojn melodia minoro supren. En ĵazo okazas aŭdeble konfrontado kun la tonoj de ĉi tiu gamo. Por melodiformado taŭgas melodia minoro; harmonian minoron uzas nur la akordo 5dominanta7(♭9, ♭13), kompreneble nur vertikale.

Aŭ kiel aliigita variaĵo:

2m7♭5 – 5dominanta7(alt) - 1m(maj7)2m7♭5 – 5dominanta7(alt) - 1m6

La unua akordo el ĉi tiu progresio estas duondiminuita akordo sur la dua ŝtupo, kaj la dua akordo estas el harmonia vidpunkto dominantseptakordo en harmonia minoro, kio rezultigas la malaltigon de naŭto kaj dektrito, aŭ alternative plejofte aliigitan dominantseptakordon, kiu aldone povas enhavi aŭgmentitan naŭton (♯9). En la bazotonalo a-minoro la akordprogresio estas jene:

Bm7♭5 - E7(♭9, ♭13) - Am(maj7)Bm7♭5 - E7(♭9, ♭13) - Am6

♭9 ĉikaze estas la f, ♭13 la c, la g mankas, aŭ

Bm7♭5 - E7(alt) - Am(maj7)Bm7♭5 - E7(alt) - Am6

Ĉikaze oni havas f♯♯ kiel ♯9, kiu konformas enharmonie al g (do al la blusa tono).

Rilato al la kvintfala sekvenco redakti

La bazotonoj de ĉi tiu akordprogresio formas kvintfalan sekvencon:

... B - E - A - D - G - C - F - ...

Inversakaze la pura kvintfala sekvenco estas preskaŭ nure progresio 2-5-1, kiel ekzemple en la komenco de Autumn Leaves:

Dm7 - G7 - Cmaj7 - Fmaj7 - Bm7♭5 - E7 - Am (ripeto)
(en maĵoro) . . . . . . . . . . . . . . . . (en minoro)
2-a - 5-a - 1-a . . . . . . . . . . . . . 2-a - 5-a - 1-a

Praktika aplikado redakti

Tipe finakadenco redakti

Oni trovas la progresion 2-5-1 je la fino de kanto aŭ de rekantaĵo.

Ekzemploj:

  • and I (Dm7) think to myself: (G7) WHAT A WONDERFUL (C) WORLD
  • Tell me (Em7) dear ARE YOU (A7) LONESOME TO- (D) NIGHT
  • (Dm7) SUMMER FEELING (G7) with Bacardi (C) Rum
  • (Am7) saying SOMETHING (D7) STUPID like I (G) love you
  • DON'T (Am7) WORRY, (D7) BE (G) HAPPY
  • It's (Em7) just another (A7) MANIC (D) MONDAY
  • (Am7) Ich will zu- (D7) rück nach WESTER- (G) LAND

Ĵazimprovizado redakti

Repertuaro de solofrazoj kaj akordmetadoj pri la progresio 2-5-1 apartenas al la ilaro de ĉiu ĵazmuzikisto, ĉar

  1. tiu ĉi harmonia progresio aperas en preskaŭ ĉiu normkanto kaj
  2. solofrazoj pri la progresio 2-5-1 retataj en unu tonalo ankaŭ bone sonas en alia tonalo.

2-5 redakti

Ankaŭ forfendaĵo 2-5 volonte estas uzata: Ekzemple la unuaj ses taktoj de "Satin Doll" (Duke Ellington) aplikas nur ĉi tiun turnon. Je tio la sepa takto prezentas etan surprizon, ne finante laŭatende la rekte antaŭan progresion 2-5. Nur la harmonia ciklo en la oka takto estas kompleta progresio 2-5-1, kiu kondukas al la ripeto.

Ofte ofte instrulibroj prezentas gaman materialon kiel bazo por la improvizado de melodioj pri 2-5-1. En la supra ekzemplo komencanto povas kontentiĝi senprobleme per la tonmaterialo el la gamo C-maĵora (ionia modalo). Ankaŭ kvintona gamo sur C bone taŭgas. La aliigoj, kiuj fakte donas al melodilinio veran spicon, devenas aŭ el la blustonoj de la bazotonalo, el tritonaj anstataŭaĵoj aŭ el paralelŝovaĵoj de la indikitaj akordoj.

6-2-5-1 redakti

Ankaŭ ŝatata estas la ampleksa progresio 6-2-5-1, ankaŭ en variaĵoj. Kiam oni komencas la progresion per la unua ŝtupo, oni ricevas: 1-6-2-5-1, je kio 1-6 estas toniko kaj minora tonikoparalelo. Krome 6 kaj 2 estas kontraŭparalelo kaj minorparalelo de la subdominanto, per kio oni alproksimiĝas laŭfunkcie al plenkadenco. En populara muziko ekzistas variaĵo, en kiu la 2-a ŝtupon anstataŭas la 4-a: 1-6-4-5-1.

2-5-2-5 redakti

Akordoj en kvinta distanco de la bazotono ofte ankaŭ viciĝas kiel ĉeno el progresioj 2-5: ekzemple Em - A7 - Dm - G7 ( - C). La unua progresio 2-5 Em - A7 staras en D-maĵoro, dissolviĝas tamen al d-minoro (varianta akordo), kiu siaflanke enkondukas la duan progresion 2-5 en C-maĵoro.

Variaĵoj de 4-2-5-1 redakti

Oni povas anstataŭ la akordon de la 5-a ŝtupo per taŭga variaĵo (miksolidia, aliigita, 5 7♭9 kun ♭9, ♯11, 13). Por 6m7 ekzistas jenaj anstataŭeblecoj:

  • #1°7, uzas la plentono-duontono-gamon
  • ♭3°7, uzas la plentono-duontono-gamon
  • 27, uzas la supran gamon 5 7♭9 kun ♭9, ♯11, 13, do miksolidian kun eta naŭto kaj aŭgmentita kvarto.
  • 67, uzas la gamon harmonia minoro ekde la 5-a ŝtupo aŭ la aliigitan gamon.
  • ♭37 ankaŭ uzas la gamon 5 7♭9 kun ♭9, ♯11, 13, do miksolidian kun eta naŭto kaj aŭgmentita kvarto.[2]

La lasta variaĵo rezultigas, se oni komencas ĝin per la sestakordo de la toniko kaj ekipas per la aliigita dominanto, kromatan basfalon ekde la trito ĝis la bazotono de la toniko.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Mark Levine: Das Jazzpiano Buch p.23
  2. Axel Jungbluth, Jazzharmonielehre